Salomonaj pluvarbaroj

La salomonaj pluvarboroj estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), tersupraĵa ekoregiono kiu inkludas plimulton de Salomonoj (escepte de Insuloj Santa Cruz), Buganvil-Insulon kaj Buka-Insulon, kiuj estas partoj de Papuo-Novgvineo. Insuloj Santa Cruz, kiuj troviĝas oriente de Salomonoj, apartenas al ekoregiono de Vanuatuaj pluvarbaroj, kune kun la najbara insularo de Vanuatuo. Ambaŭ ekoregionoj situas en la aŭstralazia ekozono, kiu ankaŭ ampleksas la najbarajn Bismarkojn kaj Novgvineon, same kiel Novkaledonion, Aŭstralion kaj Novzelandon.

Salomonaj pluvarbaroj
Koordinatoj7° 55′ 48″ S, 157° 55′ 48″ O (mapo)-7.93157.93Koordinatoj: 7° 55′ 48″ S, 157° 55′ 48″ O (mapo)

Salomonaj pluvarbaroj (Salomonoj)
Salomonaj pluvarbaroj (Salomonoj)
DEC
Salomonaj pluvarbaroj
Salomonaj pluvarbaroj
Map
Salomonaj pluvarbaroj
vdr
Ĉielarko super Talugi-Insulo (Salomonoj).

Biome la salomonaj pluvarbaroj estas tropikaj humidaj foliarbaroj, komune ankaŭ nomataj tropikaj pluvarbaroj. Kune kun aliaj ekoregionoj la salomonaj pluvarbaroj konstituas biodiverseco-riĉaĵejon (nomata Orient-melaneziaj Insuloj) kaj tutmondaj 200-regionon (nomata Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj).

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj   Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj   Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj   Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj   Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj   Vanuatuo

Eksteraj ligiloj redakti

7° 56′ Sudo 157° 56′ Oriento / 7.93 °S, 157.93 °O / -7.93; 157.93 (mapo)