Sambalpur laŭ odia lingvo ସମ୍ବଲପୁର estas universitata urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.

Larĝa panoramo de kolegio en Sambalpur
Larĝa panoramo de kolegio en Sambalpur
Sambalpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 768001
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 27′ N, 83° 58′ O (mapo)21.4583.966666666667Koordinatoj: 21° 27′ N, 83° 58′ O (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Areo 50,75 km² (5 075 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sambalpur (Odiŝo)
Sambalpur (Odiŝo)
DEC
Sambalpur
Sambalpur
Situo de Sambalpur
Sambalpur (Barato)
Sambalpur (Barato)
DEC
Sambalpur
Sambalpur
Situo de Sambalpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sambalpur [+]
vdr
Templo en Sambalpur

Demografio redakti

Sambalpur havis populacion de 183 383 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 269 575) kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (74%).

Etimologio redakti

Sambalpur derivas sian nomon de la diino Samalej, kiu estas la reganta diaĵo de la regiono. Historie ĝi ankaŭ estis konata kiel "Sambalaka".

Geografio redakti

Sambalpur situas laŭ rivero Mahanadi 151 metrojn super la marnivelo. Rajgarh troviĝas 77, Rourkela 123, Kataka 229, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 234, Rajpur 243, Brahmapur 254, Puri (Odiŝo) kun maro 267, Kolkato 470, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1196 kilometrojn (aere) [1].

 
Sidejo de karbominejo en Sambalpur

Historio redakti

En la 13-a jarcento reganto kreis sian propran regnon de Sambalpur. En 1800 la princa ŝtato Sambalpur estis konkerita de Maratha Imperio. Nur kvar jarojn poste la britoj konkeris Sambalpur, kiuj regis ĝis la sendependeco (1947). Intertempe la municipo estis formita en 1883.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Sambalpur estas baze dependa de la komerco, sed la arbaraj produktoj ankaŭ gravas. La loka bazaro estas fama pri teksaĵproduktoj. Tre proksime la akvoenergia centralo tiris la ŝtalajn kaj metalajn industriojn.

Lingvoj redakti

En Sambalpur la oficiala lingvo estas la odia lingvo.

Religioj redakti

En Sambalpur vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (89%), iomete islamanoj (8%) kaj kristanoj preskaŭ (2%).

Eduko redakti

En Sambalpur universitatoj kaj institutoj funkcias.

 
Universitata domo en Sambalpur

Trafiko redakti

Sambalpur estas atingebla laŭ 3 fervojaj linioj kaj 5 gravaj vojoj. Komuna rela-voja ponto helpas la trafikon. La plej grava vojo estas la azia ĉefvojo Mumbajo-Kolkato. Resume 5 stacidomoj funkcias en la urbego. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Bhubanesvar, en pli proksime ĉe Rajpur enlanda flughaveno troviĝas.

Klimato redakti

Sambalpur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1487 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-31 °C.

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejoj
  • karnavalo
  • akvobaraĵo Hirakud, la plej longa argila digo en la mondo kaj la plej granda artefarita lago de Azio