Sambrial
Sambrial, urdue سمبڑيال estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sialkot, kie Sambrial estas sidejo de la samnoma distrikto.
Sambrial | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 766 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 29′ N, 74° 21′ O (mapo)32.47574.352222222222Koordinatoj: 32° 29′ N, 74° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 238 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sambrial (city) [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 109 479 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo: 052
- Supermara alteco: 238 m
- Areo:
Geografio redakti
Sambrial situas en la plej orienta parto de la lando inter la kantona sidejo Sialkot kaj urbego Vazirabad[2].
Ekonomio kaj eduko redakti
Sambrial travivis ekonomian kreskon pro ĝia strategia loko (memoru:inter Sialkot kaj Vazirabad). Tiu vojetapo situas inter Barato kaj Ravalpindio.
Sambrial estas hejmo de kelkaj altlernejoj kaj akademioj.
Loĝantaro redakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
14 300 | 24 432 | 49 574 | 109 479 |
La loĝantaro pliiĝis preskaŭ okoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 4,3%, multe pli alta, ol la nacia mezumo (2,4%).
Trafiko redakti
Al Sambrial kuras vojoj el Daska, Sialkot kaj Vazirabad. Sambrial situas laŭ fervoja linio inter Sialkot kaj Vazirabad. Ĉe ekstera norda parto de Sambrial funkcias la internacia flughaveno de Sialkot.
Klimato redakti
Sambrial situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 23 °C. Jare falas ĉirkaŭ 1000 mm da pluvoj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans