San Juan (Batangoj)

San Juan - tagaloge Bayan ng San Juan - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.

San Juan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4226
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114 068  (2020) [+]
Loĝdenso 417 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 50′ N, 121° 24′ O (mapo)13.826121.396Koordinatoj: 13° 50′ N, 121° 24′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 273,4 km² (27 340 ha) [+]
San Juan (Filipinoj)
San Juan (Filipinoj)
DEC
San Juan
San Juan
Situo de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Juan, Batangas [+]
vdr
Urbodomo de San Juan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

San Juan kuŝas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivereto, la maro estas tre proksime [1]. Rosario (Batangoj) troviĝas 20, Lipa (Filipinoj) 28, provinca sidejo Batangas 35, Nasugbu 86, ĉefurbo Manilo 96, Kezonurbo 102 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La oficiala fondo de San Juan okazis en 1848 sub nomo "San Juan de Bocboc". La vilaĝo travivis katastrofon kaŭzitan de ŝtormo kaj inundo en 1883. Tial post 3 jaroj la komunumo translokiĝis al pli bona loko. En la fruaj 1920-aj jaroj la loko estis renomita kiel San Juan honore al Johano Nepomuko, la patrono de la urbeto. Ĝi atingis la internacian klasifikon urbego en la 2010-aj jaroj.

 
Salutarko en San Juan

Ekonomio redakti

Sankta Johano havas specialan ekonomian zonon kaj estas turisma celloko pro ĝiaj strandoj. Estas menciindaj la agrikulturaj produktoj (apude) kaj la ceramika industrio (ene).

Eduko kaj religio redakti

San Juan havas ŝtatan kampuson. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj.

Trafiko redakti

San Juan havas trairan vojon kaj flankovojon al la marbordo.

 
Statuo en San Juan

Klimato redakti

La klimato de San Juan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1142 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans