Sangay (konata ankaŭ kiel Macas, Sanagay, aŭ Sangai[1]) estas aktiva stratovulkano en centra Ekvadoro, nome en Andoj. Ĝi estas la plej aktiva vulkano en Ekvadoro, spite erupcii nur tri fojojn en registrita historio, ĉar la erupcio kiu startis en 1934 estas ankoraŭ funkcianta. Ĝi montras ĉefe strombolan aktivecon. Geologie, Sangai markas la sudan limon de la Norda Vulkana Zono. La proksimume 500,000-jar-aĝa historio de Sangai estas el nestabileco; du antaŭaj versioj de la monto estis detruitaj de amasaj flankofaloj, pruvaro de kio ankoraŭ restas en ĉirkaŭo.

Sangai
montostratovulkano
supermara alteco

5 230 m

Geografia situo 2° 0′ S, 78° 20′ U (mapo)-2.0025-78.340833333333Koordinatoj: 2° 0′ S, 78° 20′ U (mapo) f4
Sangai (Ekvadoro)
Sangai (Ekvadoro)
DEC
Sangai
Sangai
Situo de Sangai
Map
Sangai
vdr
Sangai.

Pro sia malproksimeco, Sangai estas hejmo de grava biologia komunumo kun faŭno komponita el la pinĉaka tapiro, la giganta lutro, la Anda montarkoko kaj la reĝa katarto. Ekde 1983, ties ekologia komunumo estis protektita kiel parto de la Nacia Parko Sangay. Kvankam grimpado de la monto estas malhelpita de sia malproksimeco, malbonaj veterkondiĉoj, riverinundoj, kaj la danĝero de falantaj vulkanrokoj, la vulkano estas regule grimpata, unuafoje fare de Robert T. Moore en 1929.

Ĝi estas 5 300 m alta.[2][3] Ties elstareco estas de 1588 m.[4]

Referencoj redakti

  1. Sangay: Synonyms and subfeatures. Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian National Museum of Natural History. Arkivita el la originalo je 2007-08-20. Alirita 5a de Februaro 2012.
  2. Ecuador: 15 Mountain Summits with Prominence of 1,500 meters or greater. Peaklist.org. Alirita 7a de Majo 2015.
  3. Ĉirkaŭkalkulo bazita sur SRTM kaj ASTER, kiu konsentas ke ofte citita alto de 5230 metroj estas tro malalta.
  4. Jonathan de Ferranti and Aaron Maizlish. Ecuador. Alirita 10a de Februaro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti