Santa María del Invierno

Santa María del Invierno [santamaRIa delinBJERno] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca. La loknomo Santa María del Invierno estas komprenebla kiel Sankta Maria de la Vintro.

Santa María del Invierno
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 26′ U (mapo)42.442777777778-3.4375Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María del Invierno (Provinco Burgoso)
Santa María del Invierno (Provinco Burgoso)
DEC
Santa María del Invierno
Santa María del Invierno
Situo de Santa María del Invierno
Santa María del Invierno (Hispanio)
Santa María del Invierno (Hispanio)
DEC
Santa María del Invierno
Santa María del Invierno
Situo de Santa María del Invierno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María del Invierno [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
Piedrahita de Juarros.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 29 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, ĉe la montopasejo Brújula kaj estas formata de la loĝlokoj Santa María del Invierno kaj Piedrahíta de Juarros.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Santa María del Invierno formis parton de la Hermandad de Montes de Oca en la partido Juarros inter 1785 kaj 1833, kiel oni registris en la Censo de Floridablanca de 1787. Ĝi havis reglandan jurisdikcion kun ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción de Nuestra Señora (Maria Ĉieliro).

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti