Santervás de Campos

Santervás de Campos [santerBAS deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Santervás de Campos estas etimologie komprenebla kiel Sankta Gervasio de Kampos alude al la sanktuloj Gervasio kaj Protasio.

Santervás de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47609
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 5° 6′ U (mapo)42.216944444444-5.1008333333333Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 6′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 54,11 km² (5 411 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santervás de Campos (Provinco Valadolido)
Santervás de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Santervás de Campos
Santervás de Campos
Situo de Santervás de Campos
Santervás de Campos (Hispanio)
Santervás de Campos (Hispanio)
DEC
Santervás de Campos
Santervás de Campos
Situo de Santervás de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santervás de Campos [+]
vdr
Santervás de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Enirejo al la preĝejo.
Mudeĥara absido de la preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Santervás de Campos, Villacreces (nun senhoma) kaj Zorita de la Loma (apenaŭ), okupas totalan areon de 54,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 110 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1910-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 85 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Parto de ĝia municipa teritorio estas integrita ene de la Protektita Birdareo ZEPA La Nava-Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En listo de lokoj menciitaj por la unua fojo en la 11-a jarcento (985) aperas Villa Citti, eble konstituita fine de la 10-a aŭ komence de la 11-a. Komence de la 12-a jarcento estas menciita kiel gastejo Sant Herbás, honore al martiroj de la 2-a jarcento, nome Gervasio kaj Protasio. En 1066 konstituiĝis Villa Citti kiel gastejo kaj en 1130 la loĝloko estas Villa Citti sed la paroĥo estas San Gervasio. En Majo 1130 oni subskribis la donacon kiun Sancha faris al la abatejo de Sahagún de la priorejo de Santervás kaj ties bieno.

En Januaro 2010, Santervás de Campos kandidatiĝis por gastigi Stokejon de Radioaktiva Rubo (SRR, laŭ hispanaj sigloj ATC). Dum la venontaj monatoj okazis protestoj kontraŭ la instalado de la ATC en Tierra de Campos.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo (mudeĥara) kaj la ermitejo ĉe la rivero Valderaduey. En Junio 2017, oni inaŭguris la Muzeon Ponce de León instalita en la kelo de iama konvento de la 17-a jarcento, bazita sur la libro Retablo de Ponce de León de la verkisto Enrique Sánchez Goyanes kaj desegnita de Raúl Gómez Paniagua. Temas pri veturo en la tempo al la 16-a jarcento en Santervás de Campos, naskiĝloko de Juan Ponce de León, guberniestro de Puerto Rico kaj esploristo de Florido.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Agúndez Ponce, Juan Antonio (1994). Santervás de Campos: la "Villa Citti" mozárabe. Valladolid: Diputación Provincial de Valladolid. p. 149. ISBN 8478520910.