Santo Domingo de Silos

Santo Domingo de Silos [santodoMINgo deSIlos] estas loĝloko kaj municipo en la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La municipa teritorio, krom Santo Domingo de Silos, inkludas la loĝlokojn Hinojar de Cervera, Hortezuelos kaj Peñacoba.

Santo Domingo de Silos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 3° 25′ U (mapo)41.9625-3.4197222222222Koordinatoj: 41° 58′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha) [+]
Santo Domingo de Silos (Provinco Burgoso)
Santo Domingo de Silos (Provinco Burgoso)
DEC
Santo Domingo de Silos
Santo Domingo de Silos
Situo de Santo Domingo de Silos
Santo Domingo de Silos (Hispanio)
Santo Domingo de Silos (Hispanio)
DEC
Santo Domingo de Silos
Santo Domingo de Silos
Situo de Santo Domingo de Silos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo Domingo de Silos [+]
vdr

Kelkaj fakuloj subtenas, ke la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos estas ligita al la historio de Rodrigo Díaz de Vivar, ĉar tiu kaj lia edzino Jimena donacis kelkajn siajn heredaĵojn al la monaĥejo, kies klostro estis ankoraŭ konstruata en 1081, kiam la Cido estis ekzilita.​ Turisme, ĝi formas kun la apudaj loĝlokoj Lerma kaj Covarrubias la nomita «Triangulo de Arlanza», kaj ĝi ankaŭ estas en la nomita Vojo de Cido.

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 78,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 262 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn ekde la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 70 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Contreras, La Revilla y Ahedo, Santibañez del Val, Carazo, Mamolar, Ciruelos de Cervera, Espinosa de Cervera kaj Arauzo de Miel.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Domingo de Silos naskiĝis en Cañas en la jaro 1000; li agadis en la loko, en la proksimeco kaj en la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla, ĝis estis elterigita disde la regno Navaro pro ordono de la reĝo García Sánchez la 3-a, "el de Nájera". Tiam li ekziliĝis al regno Kastilio kaj fondis la monaĥejon kiu nun havas sian nomon, nome la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Pro fekunda administrado, kaj de la vivo kaj de la monaĥeja havaĵo, la abatejo prenis por la estonteco la nomon Santo Domingo de Silos. La monaĥejo estis plinovigita en 1042. En ĝi oni aldonis elementojn romanikajn, klasikismajn kaj aliajn de fama arkitekto Ventura Rodríguez.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la gotika preĝejo, blazondomoj, la monaĥejo, la kanjono de La Yecla kaj la Muzeo de la Sonoj de la Tero pri tutmondaj muzikiloj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti