Searching for Sugar Man

Searching for Sugar Man (Serĉante Sukerviro) estas sveda-brita dokumenta filmo de 2012, reĝisorita de Malik Bendjelloul, gajninto de la Oskaro al la Plej bona Dokumentario. La filmo montras la klopodojn de du sudafrikanoj el Kaburbo, Steven "Sugar" Siegerman kaj Craig Bartholomew Strydom, por spuri en la 90-aj jaroj la spurojn de la usona muzikisto Sixto Rodriquez kiu publikigis du albumojn en 1970-1971 kaj poste malaperis. La albumoj estis tre sukcesaj en Sud-Afriko, sed tre malmulte estis konata pri la artisto mem. La muziko de la filmo konsistas el la kantoj de Rodriguez.

Searching for Sugar Man
filmo
Originala titolo Searching for Sugar Man
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 jan. 2012
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Malik Bendjelloul
Scenaro Malik Bendjelloul
Muziko de Sixto Rodríguez
Rolantoj Sixto Rodríguez
Produktinta firmao Passion Pictures 
Sveda Televido 
Yleisradio
Honorigoj Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Akademia Premio por la Plej Bona Longa Dokumenta Filmo • Guldbagge Award for Best Documentary Feature • Sundance World Cinema Audience Award: Documentary • Sundance World Cinema Special Jury Prize Documentary
IMDb
vdr

Akcepto kaj agnosko redakti

La filmo ricevis plejparte pozitivajn recenzojn. En la retejo Rotten Tomatoes ĝi ricevis laŭpezan poentaron de 96%. Filmkritikisto Roger Ebert de Chicago Sun-Times donis al ĝi kvar stelojn kaj skribis ke "mi esperas ke vi povas vidi la filmon". La filmkritikisto de The New York Times, Manola Dargis, skribis ke la filmo "estas interesa dokumenta filmo pri fanoj, kredo kaj enigma muzikisto, kies talento leviĝis kaj brilis antaŭ li malaperis", kaj vicigis ĝin kiel unu el la dek plej bonaj filmoj de 2012.

La filmo estis la malfermaĵfilmo ĉe la Filmfestivalo de Sundance, kie ĝi gajnis la premion de la juĝistoj kaj la spektantaro favoratpremion en la dokumenta filmo kategorioj. La filmo ankaŭ gajnis la BAPTA Premion por Best Documentary [1], la American Producers Guild Award kaj la Akademian Premion por Best Documentary [2][3].

Referencoj redakti

  1. "Full list of Bafta award winners",The Independent, 10 February 2013: Retrieved 26 February 2013.
  2. "The 2013 Oscars Best Documentary Award" Arkivigite je 2013-06-19 per la retarkivo Wayback Machine, Docomentaryhive.com, 25 February 2013.
  3. "The 85th Academy Awards (2013) Nominees and Winners", Academy of Motion Picture Arts and Sciences, AMPAS. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti