Roger Joseph EBERT (n. la 18-an de junio 1942 - m. la 4-an de aprilo 2013) estis usona filmkritikisto, historiisto, ĵurnalisto, kaj verkisto. Li estis filmkritikisto por la Chicago Sun-Times de 1967 ĝis sia morto en 2013 pro kancero. Ebert estas konsiderata kiel elstara kritikisto. En 1975, Ebert iĝis la unua filmkritikisto kiu ricevis la Premion Pulitzer pro Kritiko.

Roger Ebert
Persona informo
Roger Ebert
Naskiĝo 18-an de junio 1942 (1942-06-18)
en Urbana
Morto 4-an de aprilo 2013 (2013-04-04) (70-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tiroida kancero vd
Tombo Graceland Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de KaburboUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato de Ĉikago • Urbana High School • UIUC College of Media vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Roger Ebert
Familio
Edz(in)o Chaz Ebert vd
Amkunulo Oprah Winfrey vd
Profesio
Okupo scenaristo • filmkritikisto • ĵurnalisto • raportisto • verkistoprezentisto • televida prezentisto vd
Laborkampo kinokritiko vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis ĉe la Universitato de Illinois. Pauline Kael tre influis lian filmkritikon.

Ebert taksis filmojn laŭ sistemo de kvar steloj kun minimumo de nul stelo, sed nur rare donis malpli ol duonstelo al filmo. Ankaŭ li rare refuzis taksi filmon, kiel li rifuzis por The Human Centipede. Li skribis en sardona stilo kaj ofte uzis personajn anekdotojn en siaj recenzoj.