Sediles

municipo en Zaragozo

Sediles [seDIles] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Sediles
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50334
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 1° 32′ U (mapo)41.3463739-1.5302167Koordinatoj: 41° 21′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 739 m [+]
Areo 11,705202 km² ( 117 0.5 202 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sediles (Provinco Zaragozo)
Sediles (Provinco Zaragozo)
DEC
Sediles
Sediles
Situo de Sediles
Sediles (Hispanio)
Sediles (Hispanio)
DEC
Sediles
Sediles
Situo de Sediles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sediles [+]
vdr

Geografio redakti

Sediles estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sudoriente de Calatayud.

La loĝloko Sediles mem estas je 88 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 12 km de Calatayud, sur 739 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles iom oriente de la fluejo mem de la rivero.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Villalba de Perejil sude.

Historio redakti

 
Urba kerno.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Meze de la 19-a jarcento estis farunmuelejo kaj olemuelejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Sediles kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 108 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti