Sefarda hebrea prononco

La sefarda hebrea estas la prononca sistemo por la antaŭmoderna hebrea lingvo, preferita de sefardoj (striktasence) por studado kaj preĝado. Ties fonologio influiĝis de kontaktaj lingvoj kiel la hispana, la judhispana (Ladino), la araba, la portugala kaj la moderna greka.

La moderna israela hebrea prononco estas plejparte bazita sur la sefarda hebrea, kun kelkaj aŝkenazaj kvalitoj.

Fonologio redakti

Estas iom da vario inter la diversaj formoj de la sefarda hebrea, sed oni povas fari la jenajn ĝeneralaĵojn:

  • La akcento kutime falas sur la lasta silabo, kiam tio okazas en la biblia hebrea.
  • La litero ע (`ayin) estas realigita kiel sono, sed la specifa sono varias inter komunumoj. Unu prononco asociita kun la sefarda hebrea estas vela nazala ([ŋ]) sono, kiel oni kutime prononcas la n en la sufikso -ingo, aŭ kiel la ng en la angla singing, sed aliaj daŭrigas la faringan frotsonon kiel en la jemena hebrea aŭ la araba.
  • /r/ kutime estas alveolara trilo aŭ frapeto (kiel la hispana r), prefere ol uvula (kiel la franca r)
  • /t/ kaj /d/ estas pli ofte realigataj kiel dentalaj plozivoj, prefere ol alveolaraj.
  • Malkiel en la aŝkenaza prononco, oni ĉiam fonetike distingas ת (tav) disde ס (sameĥ).
  • La sefardaj dialektoj observas la Kimhian kvin-vokalan sistemo (a e i o u), ĉu kun aŭ sen distingoj de vokala longeco:
    • Cere estas prononcita [e(ː)], ne [ej] kiel povas okazi en la aŝkenaza hebrea
    • Holam estas prononcita [o(ː)], ne [au] aŭ [oj] kiel povas okazi en la aŝkenaza hebrea
    • Kamac gadol estas prononcita [a(ː)], ne [ɔ] kiel en la aŝkenaza, jemena aŭ tiberiada prononcoj

Ĉi tiu lasta diferenco estas la norma ŝiboleto por distingi la sefardan kaj israelan disde la aŝkenaza, jemena, kaj tiberiada elparoloj de la hebrea. La diferencigo inter kamac gadol kaj kamac katan estas farita laŭ pure fonetikaj reguloj, sen konsidero al etimologio, kiu foje gvidas al literumaj prononcoj kontraŭ la reguloj de la bibliaj hebreaj gramatikaj libroj. Ekzemple, כָל (ĉiuj), kiam senstreka, estas prononcita "kal", prefere ol "kol" (en "kal 'atsmotai" kaj "Kal Nidre") kaj צָהֳרַיִם (tagmezo) estas prononcita "tsahorayim", prefere ol "tsohorayim". Ĉi tiu trajto estas ankaŭ trovita en mizraĥaj hebreaj elparoloj, sed ne estas trovita en la israela hebrea.

Prononco de literoj redakti

Konsonantoj redakti

Nomo Alef Bet Gimel Dalet He Vav Zain Ĥet Tet Jod Kaf Lamed Mem Nun Sameĥ Ain Pe Cadi Kof Reŝ Ŝin Tav
Litero א ב ג ד ה ו ז ח ט י כ ל מ נ ס ע פ צ ק ר ש ת
Prononco [ʔ], ∅ [b], [v] [g], [ɣ] []~[ð] [h], ∅ [v] [z] [ħ] [] [j] [k], [x] [l] [m] [] [s] [ʕ], [ŋ], ∅ [p], [f] [ts] [k] [ɾ]~[r] [ʃ], [s] [], []~[θ]

Vokaloj redakti

Nomo Ŝva Naĥ Ŝva Na Pataĥ Ĥataf Pataĥ Kamac Gadol Kamac Katan Ĥataf Kamac Cere, Cere Male Segol Ĥataf Segol Ĥirik Ĥirik Male Ĥolam, Ĥolam Male Kubuc Ŝuruk
Signo ְ ְ ַ ֲ ָ ָ ֳ ֵ , ֵי ֶ ֱ ִ ִי ׂ, וֹ ֻ וּ
Prononco [ɛ]~[] [a]~[ä] [a]~[ä] [ä(ː)] [o] [o] [e(ː)] [ɛ]~[] [ɛ]~[] [e]~[ɪ]~[i] [i(ː)] [o(ː)], [o(ː)]~[u(ː)] [o]~[ʊ]~[u] [u(ː)], [o]~[ʊ]~[u]