Semiotika kvadrato

La semiotika kvadrato, proponita de la lingvosciencisto kaj semioticisto litovo Algirdas Julius Greimas, estas ilo por formaligi la rilatojn inter la semiotikaj signoj kaj por reprezenti la aperon de la signifo ene de strukturo. Ĝi en certa grado estas ido de la praa logiko de Aristotelo, sed efektive de la strukturismo de Ferdinand de Saussure, ĉar en la kerno de tiu grafikaĵo kuŝas la koncepto de ĉi tiu lasta, laŭ kiu la signifo ekestas de la minimuma opono inter du terminoj (duuma baza strukturo).

Priskribo redakti

La semiotika kvadrato aŭ kvadrato de Greimas, konsistanta en grafika prezentaĵo de la konceptoj, kiuj troviĝas je la bazo de strukturo, ekzemple de rakonto, reklama mesaĝo aŭ ia ajn porola, skriba aŭ miksa formo de teksto, laŭ duopa distribuo de terminoj kontraŭaj kaj kontraŭdiraj kiel vera/malvera, ne-vera/ne-malvera. Tiu skemo aperigas la rilatojn de konjunkcio kaj de disjunkcio, lokitaj respektive ĉe la supro kaj ĉe la bazo de la kvadrato tiamaniere, ke la flankoj montras la rilatojn de komplementeco laŭ la sencumo de du dejktoj (implicoj), la pozitiva maldekstren kaj la negativa dekstren.

El la opozicio de du konceptoj (terminoj) S1 kaj S2, lokitaj en la supro de la kvadrato, sur la tiel nomata akso de la kontraŭoj, la semiotika kvadrato rimarkigas la konceptojn rilate al ties kontraŭdiraj ~S2 kaj ~S1, siavice lokitaj je la bazo de la kvadrato, sur la tiel nomata akso de la subkontraŭoj. La rilatoj inter la kvar konceptoj estas la jenaj:

 
La semiotika kvadrato
  • S1-S2: akso de la kontraŭoj (ne-neutraleco: kaj unu kaj la alia)
  • ~S1-~S2: akso de la subkontraŭoj (neŭtraleco: nek unu nek la alia)
  • S1-~S1: pozitiva skemo
  • S2-~S2: negativa skemo
  • S1-~S2: pozitiva dejkto
  • S2-~S1: negativa dejkto

Ekzemplo de uzo de la semiotika kvadrato, se konsideri la duumon vira/ina:

  • S1: vira
  • S2: ina
  • ~S2: ne-ina
  • ~S1: ne-vira
  • S1-~S2: pozitiva dejkto
  • S2-~S1: negativa dejkto
  • S1 kaj S2: kaj vira kaj ina, tio estas hermafrodita, ambaŭseksa
  • nek S1 nek S2: nek vira nek ina, tio estas neseksa
  • S1-~S2: pozitiva dejkto (vireca, virista)
  • S2-~S1: negativa dejkto (ineca, inista)

Ekzemplo de uzo de la semiotika kvadrato, se konsideri la duumon nacia/internacia, en kiu eblas konsideri la relativan neŭtralecon de Esperanto:

  • S1: nacia lingvo (ekz. portugala)
  • S2: internacia lingvo (ekz. Esperanto)
  • ~S2: ne-internacia
  • ~S1: ne-nacia
  • S1 kaj S2: kaj nacia kaj internacia (piĝino)
  • nek S1 nek S2: nek nacia nek internacia (regiona, kreola)
  • S1-~S2: pozitiva dejkto (lingva naciismo)
  • S2-~S1: negativa dejkto (lingva internaciismo)

Bibliografio redakti

  • Claude Bremond, Logique du récit, Paris, Seuil, 1973
  • Joseph Courtés, Analyse sémiotique du discours. De l'énoncé à l'énonciation, Paris, Hachette, 1991
  • A.J. Greimas, Sémantique structurale. Paris, Larousse, 1966
  • A.J. Greimas et J. Courtés, Sémiotique : dictionnaire raisonné de la théorie du langage, Hachette, 1979
  • Anne Hénault, Narratologie, sémiotique générale. Les enjeŭ de la sémiotique 2, Paris, PUF, 1983
  • Marvin Katilius-Boydstun, « The Semiotics of A.J. Greimas: An Introduction », Litanus: Lithuanian Quarterly Journal of Arts and Sciences, 1990, 36(3)
  • Thomas Pavel, «L'avenir de la sémio-linguistique: À propos d'une polémique récente», Revue canadienne de littérature comparée, 1986, 13-4, p. 618-635
  • Jean Petitot, Morphogenèse du sens, Paris, PUF, 1985
  • Paul Ricœur, Temps et récit, vol. 2, Paris, Seuil, 1984

Eksteraj ligiloj redakti