La Senegala stepkoko (Pterocles senegallus) estas mezgranda birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Senegala stepkoko 'Pterocles senegallus'
Carolus Linnaeus 1771
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

Ĝi troviĝas en norda Afriko eĉ en Saharo, malkiel aliaj birdoj, ĉefe en Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio kaj Egiptio, sed ankaŭ en Maŭritanio, Okcidenta Saharo, Niĝero, Ĉado, Malio, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Somalio kaj Sudano kaj en sudokcidenta Azio, nome Saŭdarabio, Afganio, Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Omano, Pakistano, Sirio, Turkio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj . Ili estas nemigrantaj loĝantoj, sed kelkaj migras vintre el orientaj landoj al nordokcidenta Barato aŭ suda Pakistano. Ili ĉeestas sekajn dezertojn ĉu sablajn ĉu ŝtonajn, sed de kie ili povos flugi al akvejoj. Malkiel aliaj pterokledoj, ili evitas montarojn kaj terkulturejojn.

Aspekto redakti

 
Pterocles senegallus 1921
 
Pterocles senegallus

Temas pri mezgranda birdo, 29–36 cm longa, kaj 235-340 g peza, kun enverguro de 55–65 cm. Ĝi estas la ununura pteroklo kiu malhavas brustan strion, kiu eble helpas idan prenadon de akvo el la brustoplumaro. Male ili havas laŭlongan nigran strion en la ventro, kompreneble pli videbla dumfluge. Gorĝo kaj vizaĝo estas flavecaj (pli hela ĉe inoj kaj kun grizaj traokula strio, kolo kaj brusto ĉe maskloj) kaj ankaŭ la okulringo estas flaveca. La beko estas blueca. La ino havas punktitajn kronon, bruston kaj suprajn partojn. Junuloj similas al inoj. Orientaj birdoj estas pli palaj kaj pli grizaj.

Kutimoj redakti

 
Spotted Sandgrouse

Ili manĝas semojn ĉu mateniĝe ĉu krepuske kaj trinkas are mateniĝe. Kiel aliaj pterokloj ili englutas sablerojn aŭ ŝtonetojn por faciligi sian digeston.

Nesto estas engrunda truo proksime de ŝtono aŭ hufospuro kie la ino demetas tri ovojn. Kovado daŭras unu monato, la masklo havas sian vicon dumnokte kaj alportas akvon al la idoj. La idoj estas helgrizbrunaj, ekmanĝas post kelkaj tagoj kaj ekflugas post ĉirkaŭ unu monato.

Dum nereprodukta sezono estas gregema specio kiu ariĝas en aroj de centoj aŭ eĉ pli malofte de miloj da birdoj.

Referenco redakti

BirdLife International 2004. Pterocles senegallus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24 Julio 2007.

Eksteraj ligiloj redakti