Serendipo

"bonŝanca okazo" aŭ "agrabla surprizo"

Serendipo (el la nomo Serendip) estas necelita malkovro, ĝenerale scienca, kiun esploristo atingis hazarde sed ankaŭ per ioma talento.

La foto intencis esti de Noktardeo; la fotisto dekomence ne atentis pri la preterfluganta Blankvizaĝa nigropego.

Laŭ la Suplemento de PIV (1987), tamen ne en NPIV, serendipeco estas "sistemo de induktoj ebligantaj al detektivo solvi krim-enigmon". Tamen la formoj en la angla ("serendipity") kaj hispana ("serendipia"; ĉi lasta formo pli kaj pli ofta en hispanlingvaj sciencpopularigaj verkoj, kvankam ankoraŭ ĝi ne penetris multajn vortarojn) ne aparte rilatas al induktado (konscia kaj alcela esplormetodo), sed al simpla hazardo. Krome, ne temas pri karakterizaĵo de detektiva solvado de enigmoj.

Famaj serendipoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti