Sermur

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Sermur estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 128 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Sermur
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Auzances
INSEE kodo 23171 [+]
Poŝtkodo 23700
Kodo laŭ INSEE 23171
Politiko
Urbestro S-ino Brigitte Lenoir
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 128 (1 999)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°58′34″N 2°25′55″O  /  45.97611°N, 2.43194°O / 45.97611; 2.43194 (Sermur) (mapo) Koordinatoj: 45°58′34″N 2°25′55″O  /  45.97611°N, 2.43194°O / 45.97611; 2.43194 (Sermur) (mapo)
Alto 607 m - 725 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19,50 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sermur en Francio
45° 58′ 34″ Nordo 2° 25′ 55″ Oriento / 45.9761111111 °N, 2.43194444444 °O / 45.9761111111; 2.43194444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sermur [+]
vdr

Geografio redakti

Sermur etendiĝas sur 19,50 km², kaj havis 128 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 6 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Sermur situas je alteco de 725 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Sermur apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Brigitte Lenoir, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

Meze de la vilaĝo elstaras la turo de Sermur, kiu datiĝas de la 11-a jarcento. Restas hodiaŭ nur la bazo de la turo, proksimume 10-metrojn alta.

Administrado redakti

Sermur apartenas al la kantono de Auzances, kies ĉefurbo estas Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti