Siete domingos rojos

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Siete domingos rojos (Sep rugaj dimanĉoj) estas la kvara romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1932, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Siete domingos rojos
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Sender publikigis preskaŭ kvar dek jarojn tute novan version de la romano en 1970.[2]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano priskribas la disvolvigon de striko en la tumultaj 1930-aj jaroj, medio kiun la verkisto konis dum sia etapo en la revolucia etoso de la anarkisindikatistoj de CNT, jam ekde antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko. Oni priskribas la detalajn demarŝojn por la organizo de la striko; la titolo aludas al sep tagoj sen laboro, ĉar la strikantoj fakte ne laboris; kaj ruĝaj kiel la koloro de la revolucia flago. Fikciaj roluloj personigas la diversajn tendencojn inter strikantoj. Finfine la subpremado de la striko fare de la policistoj rezultis en mortoj.

La striko protestas kontraŭ la mortigo de tri laboristoj fare de policanoj dum tumulto. Tial dum unu semajno okazis pliaj tumultoj, dum disvolviĝas rilatoj de kamaradeco kaj amaferoj inter kvar ĉefroluloj. Star estas filino de unu el la mortintaj laboristoj kaj altiras Villacampa (vendeja laboristo) kaj Samar (ĵurnalisto kaj intelektulo). Krome Samar havas burĝan fianĉinon, nome Amparo, filino de kolonelo de kazerno, kiun la revoluciuloj klopodas ataki. Amparo unue helpas, kaj poste perfidas kaj memmortigas sin. Star restas kun Villacampa, dum Samar restas en siaj cerbumadoj. Aliaj pli duarangaj roluloj formas pli kompletan rolularon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvoj redakti

La romano iĝis poste parto de Las Tres Sorores (1974).[3]

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Siete domingos rojos, Balagué, Barcelono, 1932; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 15.
  2. Ramón J. Sender, Siete domingos rojos, Buenos Aires, Proyección, 1970; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 15.
  3. Ramón J. Sender, Las tres sorores, Destino, Barcelona, 1974.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, "El primer Sender (III). Anarquismo y religión", Alazet, 9, Instituto de Estudios Altoaragoneses, 1997, pp. 139-174.

Eksteraj ligiloj redakti