SifeotidoHindia sifeotido (Sypheotides indicus), estas la plej malgranda en la familio de Otidedoj[2] kaj nura membro de la genro Sypheotides. Ĝi estas endemio de la Hindia subkontinento kie ĝi troviĝas en altaj herbejoj kaj estas konata ĉefe pro la saltadceremonio de la reprodukta memmontrado fare de maskloj dum la sezono de musonoj. La masklo havas kontrastan blanka-nigran reproduktepokan plumaron kaj distingajn longecajn kapoplumojn kiuj etendiĝas transkole. Tiuj otidoj troviĝas ĉefe en nordokcidenta kaj centra Barato dum somero sed troviĝas pli amplekse distribuata tra Barato en vintro. La specio estas tre endanĝerita kaj estis formortigita en kelkaj partoj de sia teritorio kiel el Pakistano. Ĝi estas minacata kaj pro ĉasado kaj pro habitatdegradado. La nura simila specio estas la Bengala otido (Houbarobsis bengalensis) kiu estas pli granda kaj ne havas la blankan gorĝon, kolumon kaj longajn plumojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hindia sifeotido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Sypheotides
Lesson, 1839
Specio: S. indicus
Sypheotides indicus
Miller, 1782
Konserva statuso
EN[1]
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

     
    Masklo de sifeotido.
     
    Ino de sifeotido dumfluge el Raĝastano, Barato.

    Masklo en reprodukta plumaro havas nigrajn kapon, kolon kaj malsuprajn partojn. Tamen, lia gorĝo estas blanka. La longaj, bendecaj plumoj staras el malantaŭ la orelkovriloj ambaŭflanke de la kapo kaj etendiĝas malantaŭen, kurviĝantaj kaj finantaj per spateca pinto. La dorsaj kaj ŝultraj plumoj estas blankmakulaj kun V-formaj markoj. La flugilkovriloj estas blankaj. Post la reprodukta sezono, la masklo tendencas havi iome da blanko en flugiloj. La ino estas iom pli granda ol la masklo. La inoj kaj maskloj en nereprodukta plumaro estas sablokoloraj kun nigraj strioj kaj pli malhelaj markoj en kapo kaj kolo. La dorso estas makulita kaj nigrostria. La kolo kaj supra brusto estas flavecaj kun strioj malpliiĝintaj al la ventro.[3] La eksteraj unuarangaj de la maskloj estas fajnaj kaj noĉecaj en interno. La kruroj estas palflavaj kaj la iriso estas flava.[4][5]

     
    Masklo de sifeotido el Raĝastano, Barato.

    Junuloj havas distingan U-forman markon en la kolo apud la gorĝo.[6]

    Taksonomio kaj sistematiko redakti

     
    James Forbes (1749-1819), kolektanto en Baruĥ notis en sia Oriental Memoirs (1813) ke "The Curmoor or Florican exceeds all the Indian wild-fowl in delicay of flavour" (inter barataj birdoj la plej bongusta).[7]

    La genro Sypheotides estis iam inkludita en tio kio estas nun Houbaropsis bengalensis (aŭ Bengala otido), ĉar ambaŭ specioj estas malgrandaj kaj montras inversan laŭgrandan seksan dimorfismon. La tarso estas longa en Sypheotides kaj la sezona plumarŝanĝo en maskloj kondukis al la reteno de separata genro,[4] kvankam ambaŭ genroj estas evolucie tre proksimaj.[8] Masklaj kaj inaj plumaroj estis dekomence konsideritaj kiel apartaj specioj kio kondukis al la nomoj aurita kaj indica kaj la specio estis metita en la pasinteco en la genroj Otis, Eupodotis kaj Sypheotis. La specinoma finaĵo kiu estas rilata al la ĝenro de la latina genro estis debatita kaj konklude oni kredis, ke indicus estas ĝusta.[9]

    La horizontala korposinteno, grando kaj kutimaro teni la vostoplumojn supren dum piedirado surgrunde kondukis al lokaj nomoj asociaj al pavoj, kun populara nomo ekvivalento de "herbopavo" (kiel ĥar-mor, tan-mor) en kelkaj areoj. La nomo Liĥ estas uzata en nordokcidenta Barato kaj adoptita de britaj ĉasistoj en Barato.[10][11][12]

    Distribuado kaj habitato redakti

     
    Masklo (ĉe la fronto) kaj ino

    La specio estis iam pli disvastigita tra multo de Barato sed ne en Srilanko. Ĝi reproduktiĝas ĉefe en la centraj kaj okcidentaj partoj de Barato. Historiaj registroj ekzistas el la Makrana marbordo de la provinco Baluĉio en Pakistano.[3] Registro el Birmo estas pridemandita.[13] Oni diras, ke la specio moviĝas reage al pluvo kaj ties estado en precizaj lokoj povas esti vaganta, kun subitaj grandaj nombroj en kelkaj sezonoj.[14] Ĉirkaŭ 500 maskloj en Guĝarato estis ringita kaj preskaŭ 18 estis rekuperitaj, plej el ili en ĉirkaŭ malpli ol 50 kilometroj de siaj ringigejoj.[15] La preferata habitato estas herbejoj sed foje ili estas en kampoj kiel tiuj de kotono kaj lentoj.[5] Reproduktaj areoj estas nuntempe limigitaj ĉefe al Guĝarato, Madja Pradeŝ, kelkaj areoj en suda Nepalo kaj partoj de Andra Pradeŝ.[1][16] Administrado de la habitatoj de tiu otido kiel herbejoj intermetitaj kun kultivejoj kaj paŝtejoj rotacie organizitaj havigis optimumajn rezultoj je produktejoj de ne tre alta nivelo.[17]

    Kutimaro kaj ekologio redakti

    Tiuj otidoj troviĝas solaj aŭ paraj en densa herbejo kaj foje en kultivejoj. Ĉasistoj ofte ĉasas maskloj dum la reprodukta sezono, ĉar ili estas facile videblaj pro sia ceremonia saltema memmontrado por pariĝado. Oni diras, ke ili estas bongustaj, sed konsiderataj ne tiom kiom la viando de la Bengala otido.[18] Ili flugas pli rapidaj ol aliaj otidoj kaj montras anasecan impreson dumfluge.[3]

    Dieto redakti

    Sifeotidoj manĝas ampleksan varion de malgrandaj vertebruloj kaj senvertebruloj inter kiuj vermoj, centpieduloj, lacertoj, ranoj kaj insektoj kiel saltuloj, flugantaj formikoj kaj harhavaj raŭpoj. Oni scias, ke ili manĝas ankaŭ burĝonojn kaj semojn, herbojn kaj berojn.[19]

    Kutime sifeotidoj manĝas dum la komencaj horoj de la mateno aŭ vespere, escepte la novmigrantaj birdoj kiuj manĝas la tutan tagon.[19]

    Reproduktado redakti

     
    Ovoj de la sifeotido montrantaj kolorvariadon.

    La reprodukta sezono varias je la eko de la Sudokcidenta Musono kio okazas en septembro ĝos oktobro en norda Barato kaj en aprilo ĝis majo en partoj de suda Barato.[15]

    Dum la reprodukta sezono, maskloj saltadas subite el la herbo elsendante partikularan kvakan aŭ gakantan alvokon, agitas siajn flugilojn kaj faletas reen kun iom malfermaj flugiloj. Je la pinto de la salto la kolo estas arkigita malantaŭen kaj la kruroj falditaj kvazaŭ en sida sinteno.[15] Tiuj saltoj estas ripetitaj post intermezoj de ĉirkaŭ tri aŭ pliaj minutoj. Tiuj memmontroj estas farataj ĉefe frumatene kaj malfruvespere, sed ankaŭ dum aliaj tagopartoj en nuba vetero.

    La reprodukta sistemo okazas en disa masklarejo kie ĉiu masklo tenas teritorion de ĉirkaŭ 1-2 hektaroj.[16][20] Oni diras, ke maskloj preferas partikularajn memmontrejojn kaj tiel pafado en tiuj memmontrejoj kondukis al akraj malpliigoj en la populacioj en la pasinteco.[16][21] Memmontrejoj tendencas havi ebenan grundon kun malalta vegetaĵaro kaj bona videbleco kaj ege uzitaj lokoj kutime montras signojn de piedpremado.[22]

    Inoj havas defendan memmontradon neste kio konsistas en la etendo de ties flugiloj, vosto kaj kolplumoj. La inoj produktas fajfan alvokon kiu altiras masklojn. Maskloj estas agresemaj al aliaj proksimaj maskloj. La nesto estas neprofunda skrapaĵo surgrunda kie oni demetas 3-4 ovojn.[3] La nestoloko estas kutime en densa herbejo.[4] Nur inoj partoprenas en kovado kaj idozorgado. La kovoperiodo daŭras ĉirkaŭ 21 tagojn.[20]

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 BirdLife International (2012). “Sypheotides indicus”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013.. 
    2. Bindra, Prerna (25a de aŭgusto 2018). "The fall of a florican" – via www.thehindu.com.
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Blanford WT. (1898) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds 4. Taylor and Francis, London, p. 198–200.
    4. 4,0 4,1 4,2 Baker, ECS. (1929) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Birds. Volume 6, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 68–71.
    5. 5,0 5,1 (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 149–150.
    6. Dharmakumarsinhji KS (1950). “The Lesser Florican [Sypheotides indica (Miller)]: Its courtship display, behaviour, and habits”, Journal of the Bombay Natural History Society 49 (2), p. 201–216. 
    7. Forbes, James. (1813) Oriental Memoirs. Volume 2. White, Cochrane and Co..
    8. (2002) “Phylogenetic Relationships and Ancestral Areas of the Bustards (Gruiformes: Otididae), Inferred from Mitochondrial DNA and Nuclear Intron Sequences”, Molecular Phylogenetics and Evolution 23 (1), p. 63–74. doi:10.1006/mpev.2001.1078. 
    9. (2002) “The grammatical gender of avian genera”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 122 (4), p. 257–282. 
    10. Finn, Frank. (1915) Indian Sporting Birds. Francis Edwards, London, p. 136–138.
    11. Russell, CEM. (1900) Bullet and Shot in Indian forest, plain and hill. W Thacker and Co, London, p. 383–384.
    12. Jerdon, TC. (1864) The birds of India 3. George Wyman and Co, Calcutta, p. 619–625.
    13. (2001) Collar, NJ: Threatened Birds of Asia. BirdLife International, p. 1368–1382. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-05-30.
    14. Whistler, Hugh. (1949) Popular handbook of Indian birds, 4‑a eldono, Gurney and Jackson, London, p. 447–449.
    15. 15,0 15,1 15,2 (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 196–198.
    16. 16,0 16,1 16,2 (1992) “The distribution and status of the Lesser Florican Sypheotides indica (J.F. Miller) in the Indian subcontinent”, Journal of the Bombay Natural History Society 89 (2), p. 156–179. 
    17. Dutta, Sutirtha kaj Yadvendradev Jhala. "Planning agriculture based on landuse responses of threatened semiarid grassland species in India." Biological Conservation 175 (2014): 129-139.
    18. Baldwin, JH. (1877) The large and small game of Bengal and the North-Western Provinces of India. Henry S King & Co., London, p. 316–318.
    19. 19,0 19,1 [1] Alirita la 9an de junio 2013
    20. 20,0 20,1 Sankaran, R (1994). “Red data bird: Lesser florican”, Newsletter for Birdwatchers 34 (1), p. cover. 
    21. Sankaran, Ravi (1994). “Some aspects of the territorial system in Lesser Florican Sypheotides indica (J.F. Miller)”, Journal of the Bombay Natural History Society 91 (2), p. 173–186. 
    22. (1985) “Display leap of the Lesser Florican Sypheotides indica”, Journal of the Bombay Natural History Society 82 (2), p. 271–277.