Sigmar Gabriel

germana politikisto

Sigmar GABRIEL (naskiĝis la  12-an de septembro 1959(nun 1959-09-12) en Goslar, do nun 64-jara) estas germana politikisto. Inter 1999 kaj 2003 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvidata de Angela Merkel estis federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj.

Sigmar Gabriel
germana politikisto
Persona informo
Sigmar Gabriel
Naskonomo Sigmar Hartmut Gabriel
Naskiĝo 12-an de septembro 1959 (1959-09-12) (64-jaraĝa)
en Goslar
Religio Evangelia Eklezio en Germanio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioOkcidenta Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen • Ratsgymnasium Goslar vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Sigmar Gabriel
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto • verkisto de nefikcio • temporary career soldier • gimnazia instruisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en HanovroBerlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministro pri eksteraj aferoj de Germanio
Dum 2017 - 2018
Antaŭulo Frank-Walter Steinmeier
Sekvanto Heiko Maas
Ministroprezidanto de Malsupra Saksio
Dum 19992003
Antaŭulo Gerhard Glogowski
Sekvanto Christian Wulff
Partiestro de SPD
Dum 2009
Antaŭulo Franz Müntefering
Sekvanto Martin Schulz
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sigmar Gabriel en 2015
Sigmar Gabriel kun usona ministo pri aferoj eksterlandaj Rex Tillerson en Vaŝingtono, februaro 2017
Sigmar Gabriel kun Angela Merkel kaj Frank-Walter Steinmeier; kaj en la fono Christian Schmidt kaj Ursula von der Leyen, 2014.

Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Ekde la 13-a de novembro 2009 li estis prezidanto de sia partio. En la registaro de Germanio, kiu oficu de la 17-a de decembro 2013 ĝis la jaro 2017, li laŭ publikiĝo de la 15-a de decembro 2013 estu vickanceliero kaj ministro pri ekonomio kaj teknologio.

De la jaro 2017 li ekestis ministro pri eksterlandaj aferoj.

La 3an de februaro 2018 li oficiale prezentis la jenan starpunkton pri koncentrejoj ([1]), kio kaŭzis la grandan internaciskalan eĥon ankaŭ en Esperantujo: "Ĉi tiu organizita amasa murdo estis farita de nia lando kaj de neniu alia. Individuaj kunlaborantoj ne ŝanĝas tion," diris la Federala Eksterlanda Ministro." Germane: „Es gibt nicht den geringsten Zweifel daran, wer für die Vernichtungslager verantwortlich ist, sie betrieben und dort Millionen europäischer Juden ermordet hat: nämlich Deutsche“, erklärte Gabriel nach Angaben des Auswärtigen Amtes am Samstag in Berlin. „Von unserem Land wurde dieser organisierte Massenmord begangen und von niemand anderem. Einzelne Kollaborateure ändern daran nichts“, so die klare Stellungnahme des Bundesaußenministers. (la traduko farita de EU-tradukisto Istvan Ertl, ankaŭ similajn tradukojn faris interalie: d-ro Seán Ó Riain - irlanda diplomato, Zsófia Kóródy - gvidantino de la E-centro en Hercbergo, d-ro Andras Asztalos - hungara diplomato kaj Gary Mickle).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti