Signal (aplikaĵo)
poŝtelefona aplikaĵo por ĉifrata tujmesaĝado kaj telefonado
Signal estas poŝtelefona aplikaĵo por ĉifrata tujmesaĝado kaj telefonado por Android kaj iOS. Ĝi uzas Interreton por sendado de la mesaĝoj, kiuj povas enhavi bildojn aŭ videojn, kaj por telefonado inter ĝuste du telefonoj, ĉio kovrita per fin-al-fina ĉifrado. Ĝi uzas kutimajn telefonnumerojn kiel identigiloj de la uzantoj kaj ĝi enhavas meĥanismojn por verigi la identecon de la kunkomunikantoj.
Signal | |
---|---|
Aŭtoro | Open Whisper Systems kaj aliaj kontribuantoj |
Lasta stabila versio | 7.4.0, 7.5.0-beta.1, 7.4, 7.4.0.9, 7.3.0, 7.2.4, 12.22.0 |
Operaciumo | Android, iOS |
Programlingvo | Java, C, Objective-C, JavaScript, Swift |
Lingvo(j) | Java, C, Objective-C, JavaScript kaj Swift |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | Tujmesaĝilo |
Permesilo | GPLv3 (kliento), AGPLv3 (servilo) |
Retejo | https: |
Signal estas evoluigata de kompanio Open Whisper Systems. La klienta programo estas eldonita sub licenco GNU GPL, la servila programo estas eldonita sub GNU AGPL.
Esperanto redakti
La interfaco de Signal disponeblas en Esperanto.
Vidu ankaŭ redakti
Ekstera ligilo redakti
https://signal.org/zh_TW/, https://signal.org/zh_CN/ Oficiala retejo de SIGNAL