Silifke estas urbo kaj distrikto en la provinco Mersin en suda Turkio, borde de Göksu ĉe la piedo de la Taŭruso. Ekde regiona reformo en 2014, la urbo identas laŭ areo kaj loĝantaro al la distrikto.

Silifke
distrikto de Turkio • urbetomunicipo
Silifke (Turkio)
Silifke (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Mediteranea regiono
Provinco Provinco Mersin
Geografia situo 36° 23′ N, 33° 56′ O (mapo)36.37611111111133.932222222222Koordinatoj: 36° 23′ N, 33° 56′ O (mapo)
Poŝtkodo _33xxx_
Telefona kodo (0090)+ 324
Aŭtokodo 33
vdr

Historio redakti

En antikvo la urbo estis nomita Seleukeia (greke Σελεύκεια) sur la Kalykadnos (hodiaŭ Göksu). Ĝi estis fondata komence de la 3-a jarcento a.K. sub la reĝo Seleŭko la 1-a kaj (kiel kelkaj aliaj seleŭkaj urbaj fondaĵoj) nomata laŭ la reganto.

Sub la romianoj, Seleukeia (lat. Seleucia ad Calycadnum) iĝis la ĉefurbo de Isauria. Sub la nomo Seleucia en Isauria ĝi daŭre estas titulara ĉefepiskopejo de la Romkatolika Eklezio.

En la mezepoko la urbo estis dumtempe la ĉefurbo de la Armena reĝlando en Kilikio.

Imperiestro Frederiko Barbarossa dronis en 1190 dum la Tria Krucmilito proksime al la urbo en la rivero Göksu, kiu tiam nomiĝis Saleph.