Simbircito

Mineralo, valora ornama ŝtono

Simbircito estas unu el multnombraj specoj de kalcita mineralo (СаСО3). Valora ornama duone-travidebla ŝtono de flavaj kaj iom ruĝaj kolornuancoj. Aspektas simile al sukceno kaj karneolo. Troviĝas grandkvante en Uljanovska provinco kaj krom tio en krutaĵoj de la dekstra bordo de rivero Okao en Niĵnij-Novgoroda provinco kaj en Argentino. En Uljanovska provinco simbircito estas ligita kun kretaceaj sedimentoj de Undoria montaro. Troviĝas precipe interne de amonitaj konkoj. La unuaj grandaj aperoj de simbircito komenciĝas tuj apud Uljanovsko sur terglitaj deklivoj de Simbirska monto kaj daŭras norden laŭ Undoria montaro ĝis la limo kun Tatarstano[1][2]. Formiĝo de simbircito okazis ankaŭ en konkoj de moluskoj-amonitoj. Tavoloj de alabastro plenigis konkajn internojn alternante kun perlamoto, vejnetoj de pirito kaj hematito.

Eroj de kalcito - "simbircito"
Monumento al ŝtono simbircito en Uljanovsko

Ecoj redakti

Simbircito havas vitrecan silkecan grasecan brilon. Ĝi estas facile prilaborebla, eblas esti polurigita kaj konservas poluron. Simbircito estas rompebla ŝtono, necesas atente plilabori ĝin.

Specoj redakti

  • Vejna simbircito formiĝis en malplenaĵoj de grundo per kristaliĝo el tavolaj akvoj apud tera surfaco. Ĝi havas striitan aspekton. Dikeco de vejnoj iam atingas 10 cm. Vejna simbircito troviĝas ofte.
  • Amonita simbircito formiĝis en malplenaĵoj de konkoj de antikvaj moluskoj-amonitoj. Estas pli rara speco.

Historio redakti

Nomon simbircito donis V.M. Efimov en la 1985-a jaro laŭ malnova nomo de Uljanovsko: Simbirsk. [3][4]

La unua mencio pri simbirska kalcito datiĝas de la 1765-a jaro. En raporto de subkolonelo A. Sveĉin [5] de la 21-a de majo 1765[greg.] estas skribita:

 
 ...близ Симбирска на берегу Волги находятся немалой величины чёрные камни, имеющие жёлтые проросли, или жилы, которые столь прозрачны и чисты, что по шлифовке малую разницу от янтаря имеют, но... это по незнанию жителей пропадает втуне.   ...apud Simbirsko sur bordo de Volgo troviĝas sufiĉe grandaj nigraj ŝtonoj, havantaj flavajn ĝermojn, aŭ vejnojn, kiuj estas tiom diafanaj kaj puraj, ke post polurado malmulte diferenciĝas de sukceno, sed... tio perdiĝas vane pro nescio de la loĝantoj. 
— A. Sveĉin

Malgraŭ ke tiu malmultekosta ornama ŝtono ne havas antikvan historion, ĝi estas aprezata de nuntempaj ĉarlatanoj, kiuj atribuas al ĝi multegajn magiajn fortojn kaj kuracantajn trajtojn, nekonatajn al la scienco.

Referencoj redakti