Simileco (geometrio)

En geometrio, simileco estas geometria transformado kiu el ĉiu-ajn figuro, naskas similan figuron, tie estas figuro kun sama formo.

Sur ĉi-tiu bildo, la figuroj similaj havas la saman koloron.

Tiel, per simileco ĉiu kvadrato generas kvadraton, ĉiu egallatera triangulo generas egallateran triangulon, ĉiu cirklo generas cirklon...

La simileco konservas la absolutan valoron de la anguloj, la proporciojn, la pezocentron.

Difino redakti

Se geometria transformado f sur eŭklida ebeno:

Tiam, tiu geometria transformado estas simileco en la ebeno kaj la nombro k estas la rilato de simileco

Simileco kun rilato = 1 estas tiel nomata izometrio; simileco, kiu konservas la orientatajn angulojn estas tiel nomata rekta simileco.

Praktike: tiuj geometriaj transformoj :
- Homotetio
- Movo
- Rotacio
- Reflekto
estas similecoj, kaj ĉiuj similecoj estas kombino de ĉi-tiuj transformoj.