Simulada videoludo

Simulada videoludo estas videoludo, kiu celas simuli realecan agadon. Tiu agado povas esti ekzemple la ĉiutaga vivo de farmisto, aŭ la vivo de militisto. La celo de tiu simulado povas esti tre diversa. Ĝi povas esti trejnilo por la ludanto, ekzemple por ŝoforoj aŭ kirurgoj, ĉar ili povas praktiki kun malpli da kosto kaj danĝero. Ĝi povas esti persona esplorilo, proponante al la ludanto situaciojn, kiujn tiu ne renkontus en sia vivo. Ĝi ankaŭ povas celi nur amuziĝon, ekzemple kiam realeco estas misreprezentita pro parodia celo.

Multaj simuladaj videoludoj celas kondukigi veturilon