Sinagogo de Hemsbach

La sinagogo de Hemsbach situas en la historia centro de la urbeto Hemsbach en la distrikto Rhein-Neckar en la nordo de la germania federacia lando Baden-Virtembergo, inter la urboj Hajdelbergo sude kaj Darmstadt norde, en la historia pejzaĝo Monta Vojo. Ĝi konstruiĝis en 1847/1848, kaj estas protektita kultura monumento, kvankam ne plu aktive religie uzara.

la eksa sinagogo de Hemsbach, maldekstre la mikveo

Historio redakti

En la jaro 1843 la juda komunumo de la urbeto aĉetis terenon urbocentran. En 1847 kaj 1848 laŭ planoj de la arkitekto Valentin Fuchs (1813−1850), disĉiplo de Heinrich Hübsch (1795−1863), tie estis starigita juda komunuma centro kun sinagogo, juda elementa lernejo, instruista loĝejo kaj rita banejo (mikveo). La sinagoga konstruaĵo en romanika stilo konsistas el duetaĝa ĉefa konstruaĵo, en kies orienta parto troviĝas la preĝejo kun supra porvirina interna balkono. Super la arko de la enireja pordo legeblas hebrelingva citaĵo el la biblia 1-a libro de la reĝoj (Reĝoj 8 38-39): "Ĉiun preĝon kaj petegon de homo, kiu sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendas siajn manojn al ĉi tiu domo, vi aŭskultu en la ĉielo, pardonu kaj plenumu la peton"[1]. La mikveo stariĝis ĉe la suda flanko de la antaŭsinagoga placo. La bankisto Carl Mayer von Rothschild donacis signifan parton de la konstrukostoj. Rekompense lia familio ricevis honorajn sidlokojn en la sinagogo. Kiam en 1850 la urba juda komunumo ankoraŭ havis signifajn ŝuldojn, la bankisto plejgrandparte transprenis ilin.

 
la sinagoga enirejo

En 1895 ekbruliĝis najbara, agrikulture uzata domo, kaj tiu fajro ankaŭ forte damaĝis la sinagogon. Interalie la tegmento devis esti komplete refarita.

Naziismaj persekutoj redakti

Kadre de la pogromoj de novembro 1938 nelokaj nazioj fajrigis eksplodaĵon interne de la sinagogo kaj detruis la internon. Najbaroj, kiuj timis urbocentran incendion, malebligis la forbruligon de la konstruaĵo. Dum la Dua Mondmilito la sinagogo kiel multaj similaj judaj konstruaĵoj en Nazia Germanio estis fuŝuzata kiel deponejo.

Post la jaro 1945 redakti

Post la jaro 1945 pro la naziaj persekutoj ne plu ekzistis urba juda komunumo, kaj la konstruaĵo servis kiel loĝejo por familioj forpelitaj el orienta Germanio. Inter la jaroj 1960 kaj 1984 en la konstruaĵaro estis instalitaj subvenciitaj loĝejoj por pli malriĉaj familioj. La eksa preĝa saloono per novaj muroj kaj salonocentra aldona plafono estis komplete ŝanĝita. En 1981 la urbo aĉetis la eksan sinagogon, kaj en 1982 ĝi estis deklarata kultura monumento de aparta signifo. En 1984 fondiĝis asocio de urbanoj, kies celo estis restaŭrigi la sinagogon, kaj laŭ planoj de la arkitekto Friedrich Reidel la restaŭrado al laŭeble origina historia stato de la konstruaĵaro bone progresis, kaj en aŭtuno finiĝis la lasta parto, la restaŭro de la rita banejo.

La 14-an de septembro 1987 la restaŭrita sinagoga konstruaĵo estis solene reinaŭgurita kaj reprezentiĝis al la publiko. La preĝa salono nun uzatas por kulturaj eventoj. La eksa rita banejo nun uziĝas kiel memorejo pri la eksa urba juda komunumo.

Notoj redakti

  1. La laŭvorta esperantlingva versio en la Londona Biblio estas en pli longa formo "Ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo aŭ de via tuta popolo Izraela, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de via loĝado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel vi konas lian koron (ĉar vi sola konas la koron de ĉiuj homidoj)."

Literaturo redakti

  • Klaus-Dieter Alicke: Lexikon der jüdischen Gemeinden im deutschen Sprachraum. 3 volumoj. Eldonejo Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2008, ISBN 978-3-579-08035-2.
  • Joachim Hahn kaj Jürgen Krüger: Synagogen in Baden-Württemberg. volumo 2: Joachim Hahn: Orte und Einrichtungen. Eldonejo Theiss, Ŝtutgarto 2007, ISBN 978-3-8062-1843-5 (Gedenkbuch der Synagogen in Deutschland. volumo 4), paĝoj 199−200

Eksteraj ligiloj redakti