Sinagogo de Mezőcsát

Sinagogo en Mezőcsát, Hungario

La sinagogo en Mezőcsát estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en Hungario en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén.

Sinagogo de Mezőcsát
konstruaĵo
Adreso
Adreso Mezőcsát, Kossuth u. 17.
Lando Hungario vd
Situo Mezőcsát
Adreso Mezőcsát, Kossuth u. 17.
Situo
Geografia situo 47° 49′ 27″ N, 20° 54′ 10″ O (mapo)47.82412352784620.902759938018Koordinatoj: 47° 49′ 27″ N, 20° 54′ 10″ O (mapo)
Sinagogo de Mezőcsát (Hungario)
Sinagogo de Mezőcsát (Hungario)
DEC
Sinagogo de Mezőcsát
Sinagogo de Mezőcsát
Situo de Sinagogo de Mezőcsát
vdr

Historio redakti

La judoj komencis loĝi en Mezőcsát ekde la frua 19-a jarcento. Laŭ dokumento en 1828 ili havis jam sinagogon. En 1851 Elek Fényes priskribis alian sinagogon, kiu pro incendio bruldetruiĝis. La tria, nun videbla impona ortodoksa sinagogo estis konstruita en 1880. Dum la holokaŭsto la judeco grandparte pereis, kelkaj rifuĝis al aliaj landoj. Post la 2-a mondmilito la la sinagogo estis plene forlasita. En 2013 ĝi estis plene renovigita kaj trakonstruita, poste ĝi funkcias kiel kulturcentro. Oni aranĝas ene ekspoziciojn, koncertojn, konferencojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola kaj havas brikan formon. La fasado estas simetria, meze kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo (origine nur al viroj). Apud la enirejo po unu duoblaj fenestroj estas videblaj, ĉe la unua etaĝo pli granda duobla fenestro estas super la enirejo, apude po unu duoblaj fenestroj. La plej supre granda ronda fenestro estas. En la dekstra flanko troviĝas la enirejo al la galerio, kiu etendiĝas laŭ 3 flankoj. Tiun enirejon iam nur la virinoj uzis. Post la ĉefenirejo estas antaŭĉambro, kie estis la iama manlavejo. 6 kolonoj tenas la galerion.

Fontoj redakti