Provinco Sofio

provinco de Bulgario
(Alidirektita el Sofia provinco)
Ĉi tiu artikolo temas pri provinco en Bulgario. Por samnoma urbo rigardu la paĝon Sofio. Por alparola nomo "Sofio" ("Sofia", "Sophia", "Zofia", ...) legu la artikolon Sofio (nomo).

La Sofia provinco (bulgare Софийска област, do "sofijska oblast"; vidu la artikolon oblast) - situas en la okcidenta centro de Bulgario, kaj je tri flankoj - norde, oriente kaj sude - ĉirkaŭas la urbon Sofio, kiu mem estas sendependa administra unuo; tamen la bulgaria ĉefurbo estas la administra centro de la provinco. La provinco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 255 000 homoj, kovras areon de 7 059 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 22 komunumoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CO (do "so").

Provinco Sofio
FlagoBlazono
provinco de Bulgario [+]

LandoBulgario

Koordinatoj43° N, 24° O (mapo)42.66666666666723.666666666667Koordinatoj: 43° N, 24° O (mapo)
ĈefurboSofio
- koordinatoj43° N, 24° O (mapo)42.66666666666723.666666666667Koordinatoj: 43° N, 24° O (mapo) [+]
Areo7 059 km² (705 900 ha) [+]
Loĝantaro227 610 [+] (31-a de decembro 2022)

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono [+]
ISO 3166-2BG-23

Provinco Sofio (Tero)
Provinco Sofio (Tero)
situo de la provinco en Bulgario

Provinco Sofio (Bulgario)
Provinco Sofio (Bulgario)
DEC
Provinco Sofio
Provinco Sofio

Map
Provinco Sofio

Vikimedia Komunejo:  Sofia Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la komunumoj de la provinco
 
akvofalo proksime de la vilaĝo Kostenec