Somoskő
Bazaj informoj redakti
Somoskő estas iama vilaĝo, nun ekstera parto de Salgótarján en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád.
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1678/19.8552
- Telefonprefikso: 32
Situo redakti
Somoskő situas sur malebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, ĉefvojo kaj fervojo Hatvan-Fiľakovo preteriras. Salgótarján troviĝas apude.
Historio redakti
En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis sur iama vulkano 526 m-ojn alta. Inter 1566-1593 la fortikaĵo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Somoskő 499 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Post Traktato de Trianon Somoskő trovis sin apud la nova landlimo en Ĉeĥoslovakio, sed en 1924 la vilaĝo redoniĝis al Hungario, sed la fortikaĵo restis en Ĉeĥoslovakio. En 1977 Somoskő aliĝis al Salgótarján. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.
Famuloj redakti
- en la fortikaĵo loĝadis Anna Losonczy, kiun ofte vizitis poeto Bálint Balassi, liaj poemoj pri Julia temas fakte pri Anna
Vidindaĵo redakti
- fortikaĵo, parte ruina