Soraba instituto

esplora instituto pri la lingvo, kulturo kaj historio de la soraboj
(Alidirektita el Soraba Instituto)

La Soraba Instituto (suprasorabe Serbski institut Pri tiu ĉi sono aŭskulti) esploras la lingvon, kulturon kaj historion de la soraboj en Supra kaj Malsupra Luzacio. Sian bazon la instituto havas en monumente protektita vilao ĉe la "stacidoma strato" de Bautzen/Budyšin. La neuniversitata instituto kolektas kaj arkivigas la necesajn materialojn, kiuj estas ankaŭ alireblaj por la publiko. La hodiaŭa dulanda instituto en Saksio kaj Brandenburgio estis kreita en 1992 el la antaŭa Instituto pri Soraba Popola Esploro (suprasorabe Institut za serbski ludospyt Pri tiu ĉi sono aŭskulti). Tiu ĉi estis fondita la 1-an de majo 1951 sub la direkto de Pawoł Nowotny en Bautzen kaj ekde la 1-a de aŭgusto 1952 ĝi aliĝis al Germana Scienca Akademio en Berlino (de 1972 la Akademio de Sciencoj de GDR).

Soraba instituto
kultura institucio • arkivo
Komenco 1992 vd
Geografia situo 51° 10′ 32″ N, 14° 25′ 45″ O (mapo)51.17546914.429029Koordinatoj: 51° 10′ 32″ N, 14° 25′ 45″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Bautzen
Soraba instituto (Germanio)
Soraba instituto (Germanio)
DEC
Soraba instituto
Soraba instituto
Map
Soraba instituto
Membro de Informationsdienst Wissenschaft vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Soraba instituto haas sian bazon en monumente protektita vilao ĉe la "stacidoma strato" de Bautzen/Budyšin

La instituto redakti

La ĉefsidejo de la instituto estas en Bautzen (Budyšin), plia oficejo troveblas en Cottbus (Chóśebuz). Entute 15 konstantaj postenoj estas nuntempe disponeblaj por esploristoj kaj 11 por scienc-teknikaj kaj administraj dungitoj. Institucia financado estas provizita de la Fondaĵo por la Soraba Popolo.

Ekde 1952 la Instituto eldonas la sciencan revuon Lětopis, nuntempe ĉiun sesmonaton, kaj ankaŭ du seriojn da eldonaĵoj. La Domowina-eldonejo eldonas la serion "Publikaĵoj de la Soraba Instituto/Spisy Serbskeho instituta" (68 volumoj ĝis 2021).[1]

La dungitoj de la instituto akceptas instruajn taskojn en universitatoj kaj aliaj edukaj institucioj en Germanio kaj eksterlande, el kiuj la kunlaboro kun la instituto pri Sorabistiko ĉe la Universitato de Leipzig plej gravas.

La soraba centra biblioteko (Serba centralna biblioteka), uzebla de la publiko, kaj la Soraba kultura arkivo (Serbski kulturny archiw) troviĝas ankaŭ en la instituta konstruaĵo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti