Soraba muzeo

muzeo en Germanio

La Soraba muzeo, suprasorabe Serbski muzej Pri tiu ĉi sono aŭskulti, troviĝas en la "saldomo" de la historia burgo Ortenburg/Hród en Bautzen/suprasorabe Budyšin. Kun proksimume 23 000 inventariitaj eroj, ĝi estas la plej grava muzea instalaĵo pri la kulturo kaj historio de la soraboj.

la historia "saldomo" de la historia burgo Ortenburg/Hród nun estas la muzea domo

Historio redakti

En la daŭro de la ĝeneralaj naciidentigaj tendencoj en Eŭropo ekde la komenco de la 19-a jarcento oni povis rimarki ankaŭ la estiĝon de soraba nacia movado. La scienc-kultura societo Maćica Serbska fondita en Bautzen, krom eldonado de libroj, faris ankaŭ etnologiajn studojn kaj historiajn esplorojn. Jam en 1856, estis fiksita en programo la celo iam konstrui soraban muzeon.

Ekspozicioj estis kunvenigitaj por la Ekspozicio de Saksaj Metioj kaj Artoj kaj Metioj 1896 en Dresdeno kaj tial la soraboj jam prezentis specon de muzeo tie en la tiel nomata "soraba vilaĝo". Kiam la soraba domo estis inaŭgurita ĉe la strato Lauengraben en Bautzen en 1904, samtempe nua soraba muzeo malfermiĝis sur la tria etaĝo de la sama domo. Kiam la soraba domo estis fermita fare de la nazioj en 1937, tio ankaŭ signifis la finon de la soraba ekspozicio. En 1942 la kolekto estis integrigita en la urban muzeon Bautzen. En 1957 en Hoyerswerda estis fondita muzeo por soraba historio kaj folkloro. Kiel parto de la laŭpaŝa reveno de la ekspoziciaĵoj de la antaŭa soraba muzeo, la muzeo estis translokigita reen al Bautzen. En 1976, la saldomo sur la burgo Ortenburg estis fiksita kiel la nova domicilo, ĉar la malnova soraba domo estis detruita en la kurso de la pezaj bataloj fine de la Dua Mondmilito. Ĝis 1988, la soraba muzeo apartenis al la Asocio de Muzeoj en la Urbo Bautzen. Post restrukturado de la ekspozicio, la muzeo estis remalfermita en junio 1989 kiel sendependa muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti