Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Malkaŝaĵo.

Spojlero estas aŭtomobila parto kiu plibonigas la firmtenon kaj vojtenadon aŭ stabilecon de aŭtomobilo. La nomo venas de la angla verbo to spoil kun la signifo "ĝeni" aŭ "malhelpi".

Postspojlero sur Porsche 911SC

La spojlero ĝenas la aerfluon, tiel ke la aŭto per tiu fluo povas kaŭzi negativan leviĝon, ankaŭ nomata malsuprenforto. Pro tio la aŭto povas teni pli bonan vojtenadon aŭ stabilecon. Spojleroj povas troviĝi fronte aŭ malfronte sur la aŭto.

Fakte spojlero nur havas senson dum altaj rapidecoj (kiel ĉe Formulo 1). Sur ordinara vojo la funkciado de ĝi estas neglektebla. Tie la spojlero nur uzatas kiel iaspeca statusa simbolo aŭ ornamaĵo sur la aŭto.

Spojleroj ankaŭ uzatas sur kamionoj por redukti la fueluzadon.

Vidu ankaŭ redakti