Sprague-Thomson estas la kromnomo de la unuaj tutmetalaj vagonaroj de la metroo de Parizo.

Vagonaro Sprague-Thomson dum Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo en 2006
Vagonaro Sprague-Thomson en Bastille en 1908
Linio 9, stacio Porte de Montreuil ĉ. 1930
Vagonaro sur Linio 8, en direkto al stacio Charenton - Écoles ĉ. 1940
Vagonaro Sprague Thomson en Porte d'Italie sur Linio 7 ĉ. 1960
Linio 10, Finstacio Porte d'Auteuil ĉ. 1970
Metroo de tipo "Sprague-Thomson" super Ponto Bir-Hakeim (1973)
Stirejo
Interno de 1-a klasa vagono
Sprague-Thomson « Nord-Sud »
Vagonaro Sprague-Thomson prizorgita de ADEMAS, sur fervojo de Versailles la 23-an de junio 2013
Vagonaro Sprague-Thomson en neuzata tunelo la 15-an de februaro 2014

Ili eltiris ĉi tiun nomon de siaj elektraj ekipaĵoj, sintezo de tiuj disvolvitaj de la du fabrikantoj Sprague kaj Thomson. Ĉi tiu veturanta materialo estis ege fidinda kaj eltena kaj servis de 1908 ĝis 1983.

Historio redakti

Serĉoj antaŭ 1908 redakti

Post akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo la 10-an de aŭgusto 1903, la "Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris" (Kompanio de fervojo Metropolitena de Parizo) (CMP) serĉis ekuzi fidindajn kaj sekurajn veturilojn. La ekipaĵo « Thomson Multobla » estis plej ofte adoptita, sed estis kompleksa. Male, la « Sprague » veninta el Usono ne konvinkis.

Motorvagonoj kun du motoroj redakti

La Sprague-Thomson aperis en 1908 per sintezo de la antaŭaj sistemoj. Depost 1907, la "CMP" konstruigis metalajn vagonarojn. La mortorvagonoj 500 formis la unuan serion de Sprague-Thomson, kiun oni familiare nomos « Sprague ». Ĉi tiuj veturiloj tutmetalaj havis, per motorvagono, po du motoroj de 175 ĉp. Vagonaro de kvin veturiloj havis tri motorvagonojn. Enhavante grandan kupeon de elektra aparataro, oni nomis ilin « grandes loges » (grandaj loĝioj).

Post la unua mondmilito, oni konstruis plibonigitajn motorvagonojn kie aparataro okupis malpli da loko: « petites loges » (malgrandaj loĝioj).

Kelkaj motorvagonoj kun granda loĝio estis grupigitaj duope por formi motorvagonojn de konstru-trajnoj kun du loĝioj; ili unue estis grize farbitaj, kaj poste flave farbitaj. La alveno de "TMA" (traktoroj kun aŭtonoma veturo) en la 1980-aj jaroj ebligis elservigi plurajn el tiuj motorvagonoj, elservigo kiu plimultiĝis per la alveno en la 2000-aj jaroj de "TME" (trakoroj kun elektra veturo). Projekto transformi veturilojn de MF 67 en inter-laborejajn konvojojn estis planata por anstataŭigi la Sprague-ojn nun dediĉitajn al tiaj konvojoj. Uzo de lastaj "traktoroj Sprague" ĉesis la 8-an de marto 2011 pro sekurecaj kialoj; RATP decidis elservigi ĉiujn restantajn traktorojn la 5-an de majo 2011. "T.74" kaj "T.94" estis konservitaj de "ADEMAS" dum "T.95" estis konservita de RATP.

Motorvagonoj « Nord-Sud » redakti

La "Société du chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris" (Kompanio « Nord-Sud ») konstruigis de 1910 al 1925 malsamajn Sprague-ojn, kun kvar motoroj de 125 ĉp kaj du motorvagonoj per trajno anstataŭ tri. Ili estis farbitaj per griza-blua koloro por la dua klaso, kaj ne plu malhelverde kiel tiuj de CMP, kaj per ruĝa-flava koloro por la unua klaso. La « Nord-Sud » ankaŭ posedis miksajn veturilojn de unua/dua klaso kiuj veturis sur la malnova linio B (St Lazare - Porte de Saint Ouen/Porte de Clichy).

Motorvagonoj kun kvar motoroj redakti

Iom post iom, framoj pligrandiĝis, trapasante de 12,6 m komence, al 14,2 m fine. Motorvagonoj kun kvar motoroj de 175 ĉp aperis en 1927 kaj ĉiuj estis 14,2 m longaj. Koloroj (malhelverda, hela, griz-blua) variis dum trapaso de la tempo, same kiel nombro de pordoj trapasis de tri al kvar. Veturiloj de unua klaso estis ruĝaj sur fervojreto de "CMP", flavaj sur « Nord-Sud ». Estis miksaj veturiloj duon-verdaj, duon-ruĝaj. Klasika vagonaro konsistis el du motorvagonoj kun po kvar motoroj, enkadrantaj tri veturilojn, el kiuj meza veturilo estis de unua klaso. Motorvagonoj kun kvar motoroj estis konstruitaj ĝis 1936. Kelkaj devenis de rekonstruitaj malnovaj modeloj kaj estis praktike identaj al novaj.

Malkresko redakti

En 1956, transformiĝo por veturado de metroo sur pneŭoj sur la linio 11 kondukis aron da Sprague al elserviĝo. Ili estis grandparte transformitaj en konstru-materialon. La samo okazos por linio 1 (1963) kaj linio 4 (1967).

Fino redakti

Apero de fer-rada materialo MF 67 en 1968 sur la linio 3 akcelis la elservigon de Sprague. La MF 67 ekipis poste la linion 7 kaj disvastiĝis al multaj linioj. En 1975, la linioj 2, 3 bis, 5, 7 bis, 12 estis plene ekspluatitaj per Sprague kaj la linioj 8, 9, 10 parte. La lastaj motorvagonoj kun du motoroj malaperis en 1976 el la linio 2. Vagonaroj de « Nord-Sud » malaperis en 1972.

La alveno de MF 77 akcelis la falon de Sprague, kiu retroviĝis nur sur linio 9. En 1982, estis virtuale finite sed inundo de la metrostacio Église de Pantin difektis kaj malfunkciigis multajn MF 67. La linio 5 devis repreni materialon de la linio 9 kaj la Sprague reaktiviĝis. La kvar lastaj vagonaroj Sprague de la linio 9 ĉesis veturi la 16-an de aprilo 1983 en festa etoso, post 75 jaroj da bonaj kaj lojalaj servoj. La vagonaroj kiuj veturis laste estis la plej novaj, sed ŝajnus ke kelkaj motorvagonoj de 1908-1910 veturis dum 65 jaroj.

Depost la 11-a de majo 2010, RATP elsendis malpermeson de veturado de materialo Sprague dum pasaĝera servo[1]. Ĉi tiu malpermeso ne koncernis la vagonaron A.475, kiu estis speciale modifita, kio ebligas al ĝi fari veturadojn, ekzemple en la kadro de Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo[2].

Heredaĵo redakti

RATP konservis tri vagonarojn Sprague, sed nur unu estas nun uzebla kun pasaĝeroj. Ĝi veturas de temp' al tempo por animacioj sur linioj, ekzemple dum Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo, kaj por asocioj de fervoruloj (ADEMAS[3], COPEF[4]). Ĉi tiu vagonaro ankaŭ kelkfoje povas servi por filmado kiel okazis por la filmo Les Femmes de l'ombre. Multnombraj veturiloj estas lokitaj en muzeoj; tiuj uzitaj kiel konstru-trajnoj superis 100 jarojn.

Kvin veturiloj (el kiuj du de 2-a klaso kun siaj motorvagonoj, kaj unu de 1-a klaso), estas klasigitaj historia monumento kiel objekto ekde la 18-a de decembro 1998[5]. Alia veturilo, motorvagono de 2-a klaso kiu estis konservita en deponejo de Vaugirard, estis klasigita la 17-an de februaro 2000[6].

Elserviĝintaj motorvagonoj estis transformitaj en "traktorojn Sprague" por servi en konstrulaboroj de la Metroo de Parizo, sed ilia aktiveco definitive ĉesis la 8-an de marto 2011.

Bibliografio redakti

  • Jean Robert, Notre métro, éd. Jean Robert, 1983, 512 p.
  • Le Patrimoine de la RATP, éditions Flohic, 1996, 400 p.
  • Gaston Jacobs, Le Métro de Paris : un siècle de matériel roulant, éditions La Vie du Rail, 2001.
  • Jean Tricoire, Un siècle de métro en 14 lignes. De Bienvenüe à Météor, éditions La Vie du Rail.
  • Le métro parisien : 1900-1945, éditions Atlas, 2011 (p. 78 - 83).

Videoj redakti

Referencoj redakti

  1. Sauvegarde et restauration de matériels roulants. ADEMAS.
  2. kio estis planita, ekzemple, por la 18 kaj 19 de septembro 2010, laŭ gazetara komuniko de 12 julio 2010, p. 4 Arkivigite je 2012-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Association d'exploitation du matériel Sprague (Asocio de ekspluatado de materialo Sprague)
  4. Cercle ouest parisien d'études ferroviaires (Okcident-pariza rondo de fervojaj studoj)
  5. http://www.culture.gouv.fr/public/mistral/palissy_fr?ACTION=CHERCHER&FIELD_1=REF&VALUE_1=PM75003689
  6. http://www.culture.gouv.fr/public/mistral/palissy_fr?ACTION=CHERCHER&FIELD_1=REF&VALUE_1=PM75003699

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti