Stacidomo Keleti

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Keleti pályaudvar (metrostacio).

Stacidomo Keleti estas la ĉefa hungara kapostacio en Budapeŝto, en Hungario. La stacidomo estis nomita laŭ la orienta (= keleti) direkto al Transilvanio kaj Balkano, krome en Budapeŝto situas en la orienta flanko.

Keleti
Stacidomo Keleti
Stacidomo Keleti
fervoja stacidomokapostacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Loko Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 1″ N, 19° 5′ 2″ O (mapo)47.50027819.083889Koordinatoj: 47° 30′ 1″ N, 19° 5′ 2″ O (mapo)
Keleti (Budapeŝto)
Keleti (Budapeŝto)
DEC
Keleti
Keleti
Keleti
Situo de Keleti
Map
Keleti
Ecoj
Historio
Malfermo 1884
Administrado kaj utiligado
Trafikanto MÁV
Kodo SU
Kodo UIC 55100172
vdr

Historio redakti

La konstruaĵo estis konstruita inter 1881 kaj 1884 fare de Gyula Rochlitz kaj estis unu el la plej modernaj stacidomoj de Eŭropo en tiu tempo. La komenca nomo estis Centra startodomo, en 1892 ĝi prenis la nunan nomon. Ekde 1931 en la stacidomo trafikas ankaŭ elektraj lokomotivoj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĝi parte ruiniĝis.

Konstruaĵo redakti

La stacidomo kuŝas laŭ granda placo, same laŭ signifa avenuo. Antaŭ la stacidomo staras skulptaĵo pri Gábor Baross, li estis tiu ministro, kiu agis la plej multe por la hungaraj fervojoj. Ekde 1970 subirejo pri piedirantoj ligas la placon kaj la stacidomon.

La fasado estas 43 metrojn alta. Proksimume meze granda horloĝo montras la tempon, krome estas videblaj diversaj skulptaĵoj, ekzemple pri James Watt kaj George Stephenson. La fasado estas 42 metrojn larĝa kun 3 partoj (centra parto kaj 2 aloj). En la alo funkcias ankaŭ poŝtejo. La tegmentan strukturon projektis János Feketeházy. Ene de la stacio Károly Lotz pentris la freskojn.

La stacidomo havas kontaktojn kun 2 metroolinioj, tramoj, aŭtobusoj, trolebusoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

 
Ĉambrego en la stacidomo
Bildoj pri Stacidomo Keleti
 
Stacidomo Keleti en 1900
 
Stacidomo Keleti en 2014
 
Kasoj de Stacidomo Keleti
 
La centra parto interne
 
Pentraĵo de Mór Than: Fervojo kaj trafiko