Statuo de liberigita virino (Bakuo)

La statuo de liberigita virino (azerbajĝane Azad qadın heykəli), ankaŭ nomata Monumento de Liberigita Azerbajĝano (ruse Освобожденная азербайджанка) estas unu el la plej konataj verkoj de la azera skulptisto Fuad Abdurahmanov, konstruita en 1960. La fakto ke la monumento montras virinon kiu publike demetas sian vualon simbolas la azerbajĝanajn virinojn kiuj liberigas sin de la enkarcerigo, al la libera sovetia socio[1].

Statuo de liberigita virino
azerbajĝane Azad qadın heykəli
statuo [+]

LandoAzerbajĝano
SituoBakuo
- koordinatoj40° 22′ 44″ N, 49° 49′ 52″ O (mapo)40.37887879855349.83123320141Koordinatoj: 40° 22′ 44″ N, 49° 49′ 52″ O (mapo)

SkulptistoFuad Abdurahmanov
ArkitektoMiĥail Husejnov

Konstruo30-a de aprilo 1960

Statuo de liberigita virino (Azerbajĝano)
Statuo de liberigita virino (Azerbajĝano)
DEC
Statuo de liberigita virino
Statuo de liberigita virino
Lokigo de Azerbajĝano en mondo
Map
Statuo de liberigita virino
vdr
azera: Освобожденная азербайджанка
Monumento de la liberigita virino aŭ azerbajĝanoj

Fuad Abdurahmanov estas ankaŭ la aŭtoro de kelkaj aliaj monumentaj artaĵoj instalitaj en Azerbajĝano kaj en aliaj landoj. Ĝi troviĝas ĉe la vojkruciĝo de kvar stratoj - Ŝiĥali Kurbanova, Salatin Askerova, Jafar Jabbarli kaj Ziverbek Aĥmedbekov kaj fariĝis unu el la vidindaĵoj de la azera ĉefurbo Bakuo.

Sed la plej grava aspekto de tiu ĉi monumento estas la ideo faligi la vualon, liberigi sin de jarcentoj da mallibereco, kio signifas por moderna azerbajĝano la ŝancon aktive okupiĝi pri la soci-politika vivo de sia lando, havi la ŝancon studi, labori, esti libera kaj sendependa. Ajna ago ĉi-direkten fariĝis heroa ago por azeraj virinoj. La teatraĵoj "Sevilo" kaj "Diamanto" de Jafar Jabbarli, kiu mem faris multon por ke amaso da azeraj virinoj ne plu surmetu vualon, montras la gravecon kaj signifon de ilia emancipiĝo. La rememoro al ĉi tiu ideologia amasmovado realiĝis en la monumento "Liberigita virino" aŭ "Liberigita Azerbajĝano".

En 2010, ĝi aparas kiel kvar-metra alta bronza skulptaĵo sur renovigita nigra granita piedestalo (10 metroj alta) kiel himno kaj simbolo de ina libereco[1].

Kunteksto redakti

Fuad Aburahmanov, la skulptisto de la statuo, deklaris: «La afero de la emancipiĝo de la azeraj virinoj allogas min jam delonge. La artaĵo liberigas sin de siaj ligoj finfine. Poste ĝia vualo ekflugos en la sunan ĉielon."[1]

La vualo kiu estas parto de la virina vestaro estis la karakteriza trajto de ĉiuj urboj kie komerco disvolviĝis. La kontraŭ-kaptuka movado estis lanĉita en Bakuo en la jaro 1908 fare de la burĝaro. Tamen, la manifestacioj kontraŭ kaptukoj estis subpremita de la islama klerikaro. Dum iuj virinoj ĉesis surhavi kaptukon siatempe, multaj virinoj tamen daŭrigis surhavi ĝin sub socia premo.

La klubo Ali Bajramov estas grava azera organizaĵo por virinoj kun sidejo en Bakuo, kiu aktive partoprenis en la kampanjo kiu volis alkuraĝigi virinojn demeti sian vualon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (az) Nazimi Agaev, Simbolo de virina libereco Arkivigite je 2019-04-04 per la retarkivo Wayback Machineazerizv.az