Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno
Arkiduko Stefano Francisko Viktoro de Aŭstrio, germane Erzherzog Stefan Franz Viktor von Österreich (naskiĝis la 14-an de septembro 1817 en Buda; mortis la 19-an de februaro 1867 en Menton) estis hungara palatino, duko, aŭstra arkiduko, membro patrona de Hungara Scienca Akademio. La hungaroj nomis lin simple István nádor = "palatino Stefano". Li estis la lasta hungara palatino, kiu range egalas vicreĝo.
Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stephan Franz von Österreich | |||||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1817 en Buda | ||||
Morto | 19-an de februaro 1867 (49-jaraĝa) en Menton | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Reĝa Palaco en Budapeŝto vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgo-Loreno vd | ||||
Patro | Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno vd | ||||
Patrino | Princess Hermine of Anhalt-Bernburg-Schaumburg-Hoym vd | ||||
Gefratoj | Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno • Maria Henrietta de Aŭstrio • Archduchess Elisabeth Franziska of Austria • Archduchess Hermine of Austria vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Infanoj | sen valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Hungara palatino | |||||
Dum | 1847-1848 | ||||
Antaŭulo | Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno | ||||
Sekvanto | neniu | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Stefan Franz Viktor Habsburg estis edukita en tiu spirito, kiu saĝe serĉas kompromisojn en la politiko. Li estis la lasta palatino de Hungara reĝlando, kiun li plenumis inter 1847-1848. Li travivis la revoluciajn eventojn en 1848, li mem nomis la unuan hungaran sendependan kabineton. En septembro la hungara parlamento komisiis lin ĉefkomandanto kontraŭ Josip Jelačić, sed li sekrete foriris en Vienon. La hungaroj supozis, ke li rifuĝis, sed baldaŭ evidentiĝis, ke li nur plenumis ordonon de la reĝo. Stefan estis akuzita ĉefa ribelanto, tial li estis ekzilita. Li neniam rajtis reveni al Hungario, li faris homamikajn taskojn en hospitaloj, lernejoj. Post la morto naskiĝis diversaj famoj. En 1977 oni ekzamenis la kadavron. Laŭ tio estas konjektebla, ke li estis mortpafita.
Lia patro estis Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, la antaŭlasta hungara palatino.