Stránska situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Stránska, hungare Oldalfala estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La hungara nomo estis longe Szentlélekfalva.

Situo redakti

Stránska situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Rimavská Sobota-Tornaľa. La lasta troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332 en formo "Sanctus Spiritus" (=Sankta Spirito). En 1566 la turkoj, en 1682 la poloj bruldetruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis. La refondiĝo okazis en 1750. En 1910 loĝis en Oldalfala 410 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Oldalfala apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Oldalfala rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1947 multe da hungaroj estis deportitaj al Hungario, la restantoj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Stránska 334 da homoj, (182 slovakoj, 151 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti