Strigorĝa neomikso
La Strigorĝa neomikso (Neomixis striatigula) estas specio de malgranda birdo de la familio de Cistikoledoj kaj genro de Neomiksoj, kiu enhavas nur aliajn du speciojn de Madagaskaro. Tiu ĉi specio estas endemia de Madagaskaro.
Strigorĝa neomikso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Strigorĝa neomikso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Neomixis striatigula (Sharpe, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Tiu specio estas grizbruneca supre kaj blankeca sube kaj montras helan superokulan strion. La latina scienca nomo de la specio striatigula signifas “kun strioj en la gorĝo” pro ne tre markataj vertikalaj malhelaj strioj en gorĝo kaj supra brusto.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Neomixis striatigula[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.