Strukturisma lingvistiko

Strukturisma lingvoscienco, strukturisma lingvistiko aŭ (kiam estas klare, ke temas pri lingvoscienco) simple strukturismo estas lingvoscienca aliro originanta el la ideoj de la svisa lingvisto Ferdinand de Saussure kaj estas parto de la ĝenerala aliro de strukturismo. La verko de Saussure nome "Kurso de ĝenerala lingvistiko", publikigita postmorte en 1916, klopodis ekzameni la koncepton de lingvo kiel dinamisma sistemo de interkonektitaj unuoj. Li estas tiel konata kiel patro de la moderna lingvistiko ĉar proponis la ŝanĝon el diakronia (historia) al sinkronia (ne-historia) analizo, kvnkam kiel historia lingvisto li favoris ambaŭ. Li estas konata ankaŭ kiel enkondukinto de kelkaj bazaj dimensioj de semiotika analizo kiuj estas gravaj ankoraŭ nuntempe. Du el tiuj estas liaj ŝlosilaj metodoj de sintagma kaj paradigma analizo,[1] kiu difinas unuojn kaj sintakse kaj leksike, respektive, laŭ ilia kontrasto kun la aliaj unuoj en la sistemo.

Notoj redakti

  1. de Saussure, Ferdinand. Course in General Linguistics. Open Court House.

Bibliografio redakti

  • Roland Schäfer, 2016. Einführung in die grammatische Beschreibung des Deutschen (2nd ed.). Berlin: Language Science Press. ISBN 978-1-537504-95-7
  • Emma Pavey, 2010. The Structure of Language: An Introduction to Grammatical Analysis. Cambridge University Press. ISBN 9780511777929
  • Kees Hengeveld & Lachlan MacKenzie, 2008. Functional Discourse Grammar: A Typologically-Based Theory of Language Structure. Oxford University Press. ISBN 9780199278107
  • M.A.K. Halliday, 2004. An Introduction to Functional Grammar. 3rd edition, revised by Christian Matthiessen. London: Hodder Arnold.ISBN 978 0 340 76167 0