Studenec (Luzacia montaro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studenec

Studenec estas monto proksimume kvar kilometroj nordoriente de la ĉeĥa urbo Česká Kamenice. Ĝi estas 736 metrojn alta kaj konsistas el olivena bazalto. Ekde la alteco de 560 m la monto estas naturprotekta regiono. Sur la nordorienta montodeklivo kreskas blankaflora safrano. Ankaŭ ĉamoj troveblas tie. Sur la montosupro staras panorama turo.