Suda Fervojo (Aŭstrujo)

Suda Fervojo (germane Südbahn) estas fervojo en Aŭstrio kiu kondukas de Vieno tra Graz al Straß-Spielfeld (situanta ĉe la slovena landlimo).

Suda Fervojo; la partoj troviĝantaj en Respubliko Aŭstrio

Kune kun la fervojo inter Spielfeld kaj Triesto (situante plejparte en Slovenio, laŭ pli malgranda mezuro en Italio), ĝi formis parton de historia Suda Fervojo, kiu ligis Vienon kun Triesto, la iama ĉefa havenurbo de Aŭstrio-Hungario tra Labako. La dutraka elektrigita sekcio, kiu kondukas tra Respubliko Aŭstrio prizorgatas fare de Österreichische Bundesbahnen.

Ĝi estas unu el la ĉefaj vojoj de la lando, kunliganta la aŭstran ĉefurbon kaj la duan plej grandan urbon Graz per altrapidaj trajnoj. Danubmonarkie konstruigis la ampleksan retaron la societo Südbahn-Gesellschaft (hungare Déli Vaspályatársaság).

Eksteraj ligiloj redakti