Sudgeorgia pintvostanaso

La Sudgeorgia pintvostanaso (Anas georgica georgica), ankaŭ erare konata kiel la Sudgeorgia kreko,[1] estas la nomiga subspecio de la Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica), nome anaso de la grupo de plaŭdanasoj de la subfamilio de Anasenoj. Ĝi estas endemia de la (3,756 km2 granda) insulo de Ĉeantarkto nome Sud-Georgio kaj ties akompana arkipelago, kaj estas vaganta al la Sud-Sandviĉinsuloj.[2] Ĝi estis inter la birdoj notitaj de James Cook en Januaro de 1775, okaze de la unua registrita elŝipiĝo en Sudan Georgion,[3] kaj estis iam konsiderata plena specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudgeorgia pintvostanaso
Sudgeorgia pintvostanaso
Sudgeorgia pintvostanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. georgica georgica
Anas georgica georgica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Tiu anaso estis delonge agnoskata kiel distinga taksono, kun simileco iame konsiderataj kun krekoj. Robert Cushman Murphy estis la unua kiu pruvis, ke temas pri pintvostanaso, kaj ties plej proksimaj parencoj estus la Flavbeka pintvostanaso de Sudameriko (nune disigita kiel Ĉilia pintvostanaso A. g. spinicauda kaj la formortinta Nicefora pintvostanaso A. g. niceforoi),[4] kvankam li konsideris ĝin kiel plena specio pro ties izolata distribuado kaj ties 16 (pli ol 14) vostoplumoj.[5] Tamen la nombro de vostoplumoj ĉe anasoj estas variebla, kaj ankaŭ multaj kontinentaj pintvostanasoj havas 16 vostoplumojn kaj kelkaj Sudgeorgiaj pintvostanasoj eĉ havas 18,[5] kaj nune la tri pintvostanasoj estas nune kutime arigitaj kiel la Flavbeka pintvostanaso.

Aspekto redakti

Tiu anaso estas distinge malgranda, makuleca, ĉefe bruna pintvostanaso. Ĝi estas pli malgranda kaj pli fortika ol la restanta kontinenta subspecio (A. g. spinicauda), kun pli uniforma kaj pli malhela plumaro.[2] Ĝi havas ruĝecan kronon, helbrunajn vangojn kaj gorĝon, malhelgrizajn subflugilojn kaj certe pintecan voston. La dorso, brusto kaj flankoj estas makuleca je sablokolora; la subaj partoj estas senkolorece blankecaj, makulete je bruna. La beko estas flava kun bluecnigra linio ĉe la supra bordo kaj pinto, kaj la piedoj estas verdecgrizaj. La lanugaj idoj estas malhelbrunaj kun flavecaj markoj.[6]

Malkiel ĉe aliaj pintvostanasoj, la maskloj estas similaj laŭ aspekto al inoj, kvankam pli grandaj.[5] Tiuj anasoj estas 45 al 65 cm longaj, la maskloj pezas 610 al 660 g, dum la inoj 460 al 610 g.[1] Malpli markataj diferencoj estas ke la masklo havas uniforme brunecgrizajn supraflugilajn kovrilojn kaj brile verdecnigran speguleton, dum la ino havas makulecajn supraflugilajn kovrilojn kaj senkolore brunan speguleton.[6]

Identigo redakti

La ununura specio verŝajne konfuzebla kun ĝi estas la Flavbeka kreko, relative ĵuse invadanta unuafoje registrita kiel reproduktanta en Suda Georgio en 1971.[7] Ankaŭ la Flavbeka kreko havas flavan bekon, sed diferencas ĉar estas pli malgranda kaj pli diketa, kun malpli da punkteco en flankoj, kaj havas sablokoloran strion antaŭ la speguleto, centra blanka strio en subflugilo, kaj pli mallonga kaj malpli pinteca vosto.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

 
Sudgeorgia panoramo

La Sudgeorgia pintvostanaso estas amplekse distribuata laŭlonge de la norda marbordo, kaj la okcidenta triono de la suda marbordo, de Suda Georgio, same kiel ĉe ties ĉemaraj insuloj. Ĝi ege forestas el plej parto de la suda marbordo de la ĉefa insulo pro ties nefavora topografio.[1]

Favoraj habitatoj inkludas fluantakvajn flakojn kaj rojojn bordatajn de herbotufaj herbejoj, fokaj arkuŝejoj kaj malmulte drenita tero ĉe humidejoj kaj fandanta neĝo, same kiel ĉe marbordaj habitatoj.[1]

Kutimaro redakti

For de la reprodukta sezono, kaj kiam manĝo estas surloke abunda, tiu anaso povas ariĝi laŭ malgrandaj aroj, foje ĝis ĉirkaŭ cento.[8] Murphy notis:

”La 20an de decembro, 1912, mi fotis paron de krekoj manĝantaj ĉe fadeno el akvo fluanta tra alta tufherbejo el fandanta bordo de glaĉero. La birdoj estis tre bone kaŝitaj pro la ekrano el herbo, kaj mi preskaŭ falis super ili antaŭ vidi ilin. Ili aspektis ege nekoncernataj, tamen, kaj plusekvis plukante ĉe la koto. Kiam mi alproksimiĝis ĝis du pasoj al ili, ili levis siajn kapojn kaj piediris inter la herbotufoj, el kiuj ili rigardis tra falantaj herboj. Ĉio escepte la brilajn okulojn kaj flavajn bekojn aspektis tute miksita kun la ĉirkaŭo. Matthews estis dirinta ke ties modelo tute kongruas kun la medio tiom ke foje nur la movo de la rimarkinda flava beko atentigas pri ties esto. Multaj observantoj estis notintaj la birdan preferon perdiĝi inter tufoherbejo kiam oni alproksimiĝas al ili, pli ol serĉi sekurecon en la aero, kaj ŝajne antaŭ la alveno de homoj kaj pafiloj al Suda Georgio ili uzis siajn flugilojn nur por relative mallongaj kaj neoftaj flugoj.[9]

Manĝo redakti

Tiuj anasoj estas ĉiomanĝantoj; ili manĝas vegetaĵaron, inklude marajn kaj fluakvajn algojn, plaŭdante kaj plonĝante en maro kiam akvo estas trankvila.[10] Ili konsumas ankaŭ gamon de senvertebruloj, inklude fluakvajn salikokojn de la ordo Anostraca (Brachinecta gaini), marajn amfipodojn, dipterojn, malgrandajn pektenojn, nematodojn kaj helikojn, manĝante ĉe la intertajda zono kaj foje eĉ kadavromanĝante ĉe kadavraĵoj de fokoj.[11][12][13] Tiu konduto propra de karnovoruloj kaj tute ne de anasoj estas supozeble reago al duraj vivkondiĉoj pro akra vetero kaj malfacilo trovi pli nutrivajn manĝerojn.

 
Giganta petrelo manĝante fokan kadavraĵon en Suda Georgio

David Parmelee priskribis tiun lastan kutimon el la Birda Insulo jene:

”Oni povus supozi ke tiuj delikataj etaj pintvostanasoj atendas sian vicon por pluki ĉe la ostoj kaj malgrandaj skrapaĵoj lasataj de la pli grandaj predantoj. Malprave! Tuj post kiam estas malgranda malfermaĵo en la foka kadavraĵo la anasoj merĝas la kapon en la truon, kaj malaperas ties bekoj kaj foje eĉ ties kapoj.
“La kapo estas metode retirata unufoje kaj plu por viglado, sed ne estas nekutime vidi kaj gigantajn petrelojn kaj pintvostanasojn samtempe plukante ĉe la sama kadavraĵo. La anasoj estas tiom lertaj ĉe tiuj manovroj ke ne multaj kaptatas neatentaj. Malkiel la gigantaj petreloj kies kapoj iĝas grizruĝaj pro merĝado en la sangaj viandaĵoj, la kuriozaj pintvostanasoj restas rimarkinde puraj ĉar plonĝas ofte en rojoj aŭ flakoj el akvo.”[14]

Reproduktado redakti

Sudgeorgiaj pintvostanasoj reproduktiĝas en solecaj paroj dum longa reprodukta sezono el fina oktobro al komenca marto.[11] Ties nestoj estas ofte ĉe ioma distanco for el akvo;[6] ili estas bone kaŝitaj inter herbotufoj, ofte ĉe neprofunda platformo el herbotigoj kaj lanugo surgrunde kaj ŝirme per pendanta vegetaĵaro.[14] Kiam ili revenas el manĝado, ili kutime surteriĝas je ioma distanco for el la nesto antaŭ direkti sin al ĝi tra la subkreskaĵaro, por eviti ke predobirdoj povu rabi la ovojn aŭ la idojn. La ino faras malgrandajn ovodemetadojn de 3 al 5 helaj cinamorozaj ovoj,[15] kaj la ida lanugo estas malhela.[16] Ili pariĝas porvive, kaj maskloj helpas al idozorgado.[17]

La preferata habitato por idozorgado estas herbotufe borditaj fluakvaj flakoj kie la idoj manĝas ĉirkaŭ la bordoj dum la ino restas en pli malferma akvo. La idaro moviĝas interne tra la herbotufaro el flako al flako.[15] Niall Rankin, kiu estris ekspedicion al Sud-Georgio post la Dua Mondmilito, diris:

”Mi neniam malkovris neston kun ovoj, sed trovis du anasidojn en la insulo Albatroso, ĉirkaŭ dutagajn, la 18an de decembro, ankaŭ alian idaron ĉirkaŭ unusemajnan aĝe la 11an de marto.
“Ties rapido estis nekredebla, kurante el herbotufo al herbotufo kiel ratetoj, kaj necesis konsiderindan tempon por kapti ilin. La patro dume montris malmulte koncernon, ripoze sur roko ĉe la bordo de la maro ĉirkaŭ 30 jardojn for. Ties nura natura malamiko estas la rabmevoj kaj eble la tempo montris, ke tiom longe la idoj restas inter la padoj de la pendantaj herbotufoj, malmulta damaĝo povas fali sur ili.[18]

 
Sudgeorgia pintvostanaso.

Voĉo redakti

Registritaj alvokoj el maskla plenkreskulo inkludas rukton – fajfan, mide sonan ĝii-ĝii, ascendan kaj falante laŭtone, kun kroma duoblanota fajfo. Inoj elsendas descendan alvokon similan al tiu de la Norda pintvostanaso, same kiel knaran “incitan alvokon” kaj aspran “pelan alvokon”.[15] Murphy notis “La alvoko de la masklo estas akra fajfo, ripete kelkajn fojojn kaj ofte kriata dumfluge. La anasoj krias mildan kvakadon, kaj trilan noton kiun al von den Steinen ŝajnis eksplodo de grandaj bobeloj.”[19]

Konservado kaj statuso redakti

Populacio redakti

Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj la pintvostanasoj estis konsiderataj komunaj; kvankam Murphy informis, ke ĉe 1912 intensa ĉasado fare de balenkaptistoj kaj fokoĉasistoj malpliigis la populacion konsiderinde.[4] Rankin, kiu vizitis la insulon en 1946–47 kiam ĝi estis ankoraŭ bazo por operacioj de balenkaptado, komentis:

”Iam tiu anaseto estis komuna tra la marborda zono de la insulo, sed kiam la balenstacioj ekdisvolviĝis kaj ties viando iĝis aprezata tiu birdo havis malmultajn eblojn survivi se ĝi venis ĉe iu el la loĝataj fjordoj. Nombroj rapìde malpliiĝis kaj dum antaŭ 40 jaroj aroj de 100 krekoj ne estis nekomuna vidaĵo en la vintra sezono, nune estas nekutime vidi pli da duona dekduo kune. Fine de aŭtuno plej kion mi vidis estis kvar.[20]

 
Bruna rabmevo – predanto de ovoj kaj idoj.

Nombroj ekde tiam rekuperiĝis pro la abandono de Suda Georgio kiel balenkaptada bazo; la populacio probable superas 2,000 kaj estas tiom abunda kiom estas espereble el la disponebla habitato.[21] La pintvostanaso estis konsiderata en 1979 kie disvastiĝanta en malgrandaj nombroj kaj loĝanta ĉefe ĉe golfetoj kaj marbordaj areoj de Suda Georgio.[22]

Minacoj redakti

Ĉasado fare de homoj estas jam ne plu grava serioza minaco.[1] Nun ovoj kaj idoj de anasoj estas je risko el enmetita Bruna rato kaj predantaj birdoj, ĉefe la Bruna rabmevo. Estas vidaĵo de plenkreskulo mortigata kaj manĝata de Marleopardo.[23]

Parazitoj redakti

Estas konstatita ke tiuj anasoj estas gastigantoj de ektoparazitaj naztruaj akaroj Rhinonyssus rhinolethrum.[24]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Marchant & Higgins, p.1303.
  2. 2,0 2,1 Madge kaj Burn, 1988, p.224
  3. Murphy (1936).
  4. 4,0 4,1 Murphy (1916).
  5. 5,0 5,1 5,2 Weller (1980), p.22.
  6. 6,0 6,1 6,2 Watson (1975), p.180.
  7. Weller & Howard (1972).
  8. Marchant & Higgins, p.1304.
  9. Murphy (1936), pp.949–950.
  10. Weller (1980), p. 57.
  11. 11,0 11,1 Weller (1975).
  12. Weller (1980), p. 60.
  13. Parmelee (1980), pp.70–71.
  14. 14,0 14,1 Parmelee (1980), p.70. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Parmelee" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  15. 15,0 15,1 15,2 Marchant & Higgins, p.1305.
  16. Weller (1980), pp. 23–34.
  17. Johnsgard, 1978, pp. 236–238
  18. Rankin (1951), p.246.
  19. Murphy (1936), p.951.
  20. Rankin (1951), p.245-246.
  21. Weller (1980), p.23.
  22. Prince & Payne (1979), p.111.
  23. Edwards et al. (2009).
  24. Watson (1975), p.181.

Literaturo redakti

  • Edwards, Ewan W.J.; Forcada, Jaume; & Crossin, Glenn T. (2009). “First documentation of leopard seal predation of South Georgia pintail duck”, Polar Biology 33 (3), p. 403. doi:10.1007/s00300-009-0709-z. 
  • Gmelin, J.F. (1789). “(South Georgia Island)”, Systema Naturae 1 (2), p. 516. 
  • Johnsgard, Paul A.. (1978) Ducks, Geese, and Swans of the World. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-0953-3.
  • Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-46727-6.
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (eds).. (1990) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 1: Ratites to Ducks. Melbourne: Oxford University Press, p. 1303–1306. ISBN 0-19-553244-9.
  • Murphy, R.C. (1916). “Anatidae of South Georgia”, Auk 33, p. 270–277. 
  • Murphy, Robert Cushman. (1936) Oceanic Birds of South America. Nov-Jorko: Macmillan, p. 948–951.
  • Parmelee, David F.. (1980) Bird Island in Antarctic Waters. Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-0937-3.
  • Prince, P.A.; & Payne, M.R. (1979). “Current status of birds at South Georgia”, British Antarctic Survey Bulletin 48 (2), p. 103–108. 
  • Rankin, Niall. (1951) Antarctic Isle. Wild Life in South Georgia. Londono: Collins.
  • Watson, George E.. (1975) Birds of the Antarctic and Sub-Antarctic. Washington DC: American Geophysical Union.
  • Weller, Milton W. (1975). “Ecology and behaviour of the South Georgia Pintail Anas g. georgica”, Ibis 117 (2), p. 217–231. doi:10.1111/j.1474-919X.1975.tb04207.x. 
  • Weller, Milton W.. (1980) The Island Waterfowl. Ames, Iowa: Iowa State University Press. ISBN 0-8183-1310-7.
  • Weller, Milton W.; & Howard, Robert L. (1972). “Breeding of Speckled Teal Anas flavirostris on South Georgia”, British Antarctic Survey Bulletin 30, p. 65–68. 

Eksteraj ligiloj redakti