SuharSohar (arabe صحار) estas havenurbo en nordorienta Omano, ĉe Golfo de Omano, 230 km nordokcidente de la ĉefurbo Maskato. Ĝi estas la plej grava urbo de la marborda ebenaĵo kaj de la samnoma provinco Batina.

Suhar
provinco de Omano • urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 21′ N, 56° 44′ O (mapo)24.34256.729888888889Koordinatoj: 24° 21′ N, 56° 44′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 314 km² (31 400 ha) [+]
Suhar (Omano)
Suhar (Omano)
DEC
Suhar
Suhar
Situo de Suhar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sohar [+]
vdr

Historio redakti

La urbo havis gravan signifon en Historio de Omano kiel centro de la mara komercado. Oni supozas, ke jam en la 3-a jarmilo a.K. ono ŝipigis kupron kaj dioriton el Magan (iama nomo) al Hindio kaj Mezopotamio.

Post kiam la urbo estis konstruita al komerca centro sub regado de la persaj sasanidoj, ĝi iĝis sub muslima regado unu el la plej gravaj komercaj centroj de la islama mondo. La mara komercado etendiĝis en la 9-a jarcento tra Hindio ĝis Ĉinio kaj Orienta Afriko. La abundaj komercaj rilatoj estis gravaj ankaŭ en rakontoj de Sindbad, kiu verŝajne devenas el Suhar. La persaj Bujidoj detruis en 965 la urbon Suhar, por neniigi la konkutranton de Basra. En la sekva periodo regis la selĝukoj kaj la persoj de Hormuz.

Ekde 1507 regis Suhar la portugaloj, kiujn forpelis komence de la 17-a jarcento Nasir ibn Murŝid. La urbo poste neniam reakiris sian iaman gravecon. Lbazo por tio estis ankaŭ la pleniĝo de lagunoj, kiuj servis pli frue kiel havenoj.

Marhaveno redakti

En la lastaj jaroj, oni konstruis norde de la urbo novan ĉ. 20 km² grandan "Port of Sohar". Sur la areo troviĝas la haveno kaj multaj industriaj instalaĵoj, i.a. naftorafinejo, pluraj elektrocentraloj, metanprodukta instalaĵo kaj unu aluminia fandejo (Sohar Aluminium).

Turismo redakti

Vidindaĵo estas la fortikaĵo de Suhar.

Instruado redakti

Eksteraj ligiloj redakti