Sulina

urbo en nuna Rumanio

Sulina estas havenurbo en Rumanio, en la distrikto Tulcea apud la Sulina-branĉo de la rivero Danubo. Ĝi situas en la nordo de la regiono Dobroĝo, la plej orienta parto de Rumanio, proksime de la Nigra Maro. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 3 118 loĝantoj sur areo de 14,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 220 loĝantoj/km². En 2011 estis 3 663 personoj, ĉefe rumanoj kaj ĉ. 11% da slavoj.

Sulina
urbeto en Rumanio • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono Dobroĝo
Distrikto distrikto Tulcea
Poŝtkodo 825400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 118  (2021) [+]
Loĝdenso 220 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo)45.15944444444429.652777777778Koordinatoj: 45° 10′ N, 29° 39′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 14,16 km² (1 416 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Sulina (Rumanio)
Sulina (Rumanio)
DEC
Sulina
Sulina
Situo de Sulina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sulina [+]
vdr

La plej orienta punkto sur la teritorio de Rumanio situas en Sulina.

Historio redakti

La nomo venas plej verŝajne el la slava sol (salo).

La komunumo aperas sur italaj mapoj el la 14-a kaj 15-aj jarcentoj, ekz. sur mapo de Pietro Visconti el 1327, sed la plej malnova skriba mencio datiĝas el la 10a jc., sub la nomo Solina.

En la 18-a jarcento ekas la turka ŝiptrafiko sur Danubo al Konstantinopolo. Tiutempe, el la tri branĉoj de la Danuba riverdelto, oni povis ŝipi nur sur la Sulina-branĉo. Agao Besir en 1745 donis subvencion por konstruo de lumturo.

La urbo estis inter 1856 kaj 1939 ĉefsidejo de la Danuba Komitato.

Dum la dua mondmilito 80% de la urbo estis detruita de sovetia bombardado.

Laŭ kalkuloj el 2004, la senlaboreco estas ĉ. 40%.

Vidindaĵoj redakti

  • Lumturoj (1802 kaj 1870)
  • Akvoturo
  • Iama konstruaĵo de la Danuba Komitato (1868)