Distrikto Tulcea

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Tulcea [tulĉa] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, ĉe Nigra Maro, kie situas la plej orienta punkto en la lando: 29° 41' 24". Ĝi okupas la nordan duonon de la provinco Dobruĝo. Ĝi nomiĝas laŭ sia ĉefurbo Tulcea. En Tulcea estas la Danubdelto. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 193 355 loĝantoj sur areo de 8 499 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².

Distrikto Tulcea
distrikto
Ĉefurbo Tulcea
Regiono Dobroĝo
mallonge TL
Telefono +40×40...
Areo
 
8 499 km²
(4-a rango)
Loĝantaro 193 355
(stato de 2021, 39-a rango)
Loĝdenso 23/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr
Distrikto Tulcea en Rumanio
Jud.Tulcea

Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: distrikto Constanța; okcidente: distrikto Brăila; nord-okcidente distrikto Galați; norde: Ukrainio.

Urboj en la distrikto Tulcea redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti