Tulcea

urbo en nuna Rumanio

Tulcea [tUlĉa] estas urbo en Rumanio, la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ĝi situas en la nordo de la regiono Dobroĝo, la plej orienta parto de Rumanio, proksime de la Nigra Maro. Ĝi posedas gravan havenon ĉe Danubo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 65 624 loĝantoj sur areo de 199,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 328 loĝantoj/km².

Tulcea
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • limurbo • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Regiono Dobroĝo
Distrikto distrikto Tulcea
Poŝtkodo 820002–820249
Aŭtokodo TL
Telefonkodo +40 - 0240
Retpaĝaro http://www.primaria-tulcea.ro/
Demografio
Loĝantaro 65 624  (2021) [+]
Loĝdenso 328 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 11′ N, 28° 48′ O (mapo)45.18333333333328.8Koordinatoj: 45° 11′ N, 28° 48′ O (mapo)
Alto 30 m
Areo 199,94 km² (19 994 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Tulcea (Rumanio)
Tulcea (Rumanio)
DEC
Tulcea
Tulcea
Situo de Tulcea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tulcea [+]
vdr

Transporto redakti

Publikaj transportiloj redakti

Tulcea havas publikan transportreton kun aŭtobusoj, servatan de S.C. Transport Public S.A. La ĉefa aŭtobusa linio estas linio 1, kiu ligas la liceon A. Saligny al la kvartalo Neptun (kun variaĵo 1b, de la lieco al ANL). Krome ekzistas pliaj busaj linioj, kiuj servas preskaŭ la tutan urbon. La loka trafiko servas ankaŭ la lokojn Babadag, Nalbant, Iazurile, Nufăru, Visterna kaj Zebil.

Proksime de Tulcea, en Mihail Kogălniceanu, troviĝas flughaveno, de kie efektiviĝis flugoj al Bukareŝto. La flughaveno situas je km 15 de la ŝoseo Tulcea–Constanța.

En Tulcea ekzistas pluraj taksiaj kompanioj. La prezoj estas identaj inter si, sed iom pli altas nokte (22-a – 6-a horoj) ol tage.

Vojoj al Tulcea redakti

Aŭte redakti

Fervoje redakti

En Tulcea ekzistas du stacioj: Tulcea Mărfuri ("vara") kaj Tulcea Oraș ("urba"). Ĉi-lasta, pli grava, estas finstacio de la linio 804, kiu ligas Tulcea al Medgidia (144 km). Labortage iras du paroj de personaj trajnoj al Megidia kaj unu rapidtrajno al Bukareŝto.

Aŭtobuse redakti

  • București – Tulcea (buseto)
  • Constanța – Tulcea
  • Iași – Tulcea

Turismo redakti

Trafiko redakti

Vidu ĉe transporto.

Vizitindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

  • Instituto de eko-muzeaj esploroj (ICEM)
  • Naturscienca muzeo "Danuba Delto" (Delta Dunării)
  • Arta muzeo
  • Muzeo de etnografio kaj popola arto (MEAP)
  • Muzeo de historio kaj arkeologio

Preĝejoj, religiaj kultejoj redakti

  • Katedralo de Sankta Nikolao
  • Moskeo Azizie
  • Sinagogo
  • Kirko de Sankta Georgo, "kun la horloĝo"
  • Juda tombejo

Edukado redakti

En la komunumo Tulcea estas kvar universitatoj, 11 gimnazioj, 13 ĝeneralaj lernejoj kaj 24 infanvartejoj.

Eksteraj ligiloj redakti