Sveda diluvo

milito inter Svedio kaj Pollando

Sveda diluvosveda konkero (pole Potop szwedzki, litove Švedų tvanas) estas termino por priskribi la svedan atakon al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum la Nordia Milito 1655-1660.

Sveda diluvo (1655-1660) aŭ Nordia Milito 1655-1660
La hetmano Stefan Czarniecki apud Płock (bildo de Juliusz Kossak) dum la Sveda diluvo
La sieĝo de Jasna Góra en Ĉenstoĥovo / Częstochowa

Formale la militon finis la traktato de Oliva en 1660. Svedio ne estis la sola atakinto, intertempe ŝanĝiĝis kaj aliancoj, kaj fortoj de ambaŭ flankoj. Ĝi estis daŭrigo de antaŭaj militoj gvidataj de Pollando-Litovio. Unu el kialoj estis ankaŭ luktado por regi Svedion, komencita de Sigismondo la 3-a Vasa. Gravas tio, ke la milito montris malfortecon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, svedaj sukcesoj eblis interalie pro helpo de pluraj poloj mem, kiuj havis ofte diversajn motivojn. Malgraŭ, ke fine la agresintoj estis forpelitaj el la lando, konsekvencoj de kreitaj aliancoj estis gravaj, kaj detruoj de posedaĵoj, konstruaĵoj kaj kulturheredaĵoj estas videblaj ĝis nun.

Genezo redakti

Post la tuteŭropa tridekjara milito Svedio akiris fortan pozicion ĉe suda bordo de la Balta maro, havis grandan, senokupan armeon kaj mankon de mono. Por la sveda armeo principa celo iĝis gajni predojn por soldoj al la granda armeo. Facila atakoto estis la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, elĉerpita post militoj kontraŭ ribelo de la kozakoj de Bohdan Ĥmelnickij kaj kun Rusio, kaj en daŭra militado kontraŭ Rusio. Svedio volis ĉesi danĝeran progreson de la rusia armeo al Livonio.

Krome, svedoj kontrolis komercadon ĉe preskaŭ la tuta marbordo de la Balta maro krom Pomerio, do ekokupo de la tuta marbordo kaj kreo el ĝi internan maron ebligus al la svedoj plilarĝigi gajnon el komercado.

Tiutempe la pollanda-litovia parto de la dinastio Vasa daŭre postulis regadon en Svedio. La polaj Vasa-reĝoj krom la titolo pola reĝo ankaŭ uzadis, en sigeloj kaj dokumentoj, la titolon reĝo de Svedio. En tiaj cirkonstancoj Hieronim Radziejowski, iam forta nobelulo en Pollando, poste punita per ekzilo kaj mortkondamnita, forvojaĝis al la sveda reĝo Karlo la 10-a Gustavo por konvinki lin ataki Pollandon.

Militistaj eventoj redakti

Kampanjo de 1655

  • Venkoj de svedoj: batalo de Ujście, la 24-an de julio 1655, batalo de Sobota kaj Piątek, la 2-an de septembro, batalo de Żarnów, la 16-an de septembro, batalo de Nowy Dwór Mazowiecki, la 21-an de septembro, batalo de Wojnicz, la 3-an de oktobro
  • Venko de poloj: batalo de Kościan, la 4-a de oktobro
  • Venko de svedoj: sieĝo de Krakovo, la 25-an de septembro – la 17-an de oktobro
  • Venkoj de poloj: sieĝo de Jasna Góra en Ĉenstoĥovo / Częstochowa (vidu la supran bildon), la 18-an de novembro – la 27-an de decembro, batalo de Krosno, la 7-an de decembro (decida venko)
  • 17.10. Armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo konkeris Krakovon - honoran kapitulacon subskribis Stefan Czarniecki (profesoroj de Krakova Akademio estis kontraŭaj, la sieĝo daŭris de la 25-a de septembro, post la subskribo oni eksciis pri senditaj helpaj taĉmentoj)

Kampanjo de 1656

  • Batalo de Gołąb (proksime al Puławy), la 19-an de februaro, militista venko de svedoj, taktika de poloj
  • Venkoj de poloj: batalo de Jarosław, la 15-an de marto, batalo de Nisko, la 28-an de marto, batalo de Kozienice, la 6-an de aprilo, batalo de Warka, la 7-an de aprilo
  • Venkoj de svedoj: batalo de Kłecko, la 7-an de majo, batalo de Varsovio, la 28-an ĝis la 30-an de julio
  • Venkoj de poloj: batalo de Łowicz, la 25-an de aŭgusto, batalo de Lubrze (proksime al Środa Wielkopolska), la 28-an de aŭgusto, batalo de Prostki (proksime al Ełk), la 8-an de oktobro,
  • Batalo de Filipów, la 22-an de oktobro, sveda-brandeburga-prusa venko

Kampanjo de 1657

  • Batalo de Chojnice, la 2-an de januaro, venko de svedoj
  • Bataleto apud Toruń, la 20-an de marto

Bibliografio redakti

  • Kuchowicz Zbigniew, Spieralski Zdzisław, W walce z najazdem szwedzkim (En batalo kun sveda invado) , Wydawnictwo MON, Varsovio 1956.
  • Rzeczpospolita w latach Potopu geredaktoroj J. Muszyńska kaj J. Wijaczek, Wyższa Szkoła Pedagogiczna, Kielce 1996.

Vidu ankaŭ redakti