Svoboda (Berehove)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svoboda |
Svoboda (ukraine Свобода) estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ankoraŭ 4 setlejoj apartenas al la municipo.
Svoboda | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90210 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 22° 22′ O (mapo)48.35916666666722.37Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 104 m [+] | ||
Areo | 3,57 km² ( 357 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Svoboda, Berehove Raion [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Svoboda situas sur ebenaĵo, fervojo el Ĉop preteriras. Berehove troviĝas 38, trapasejo al Hungario 12 km-ojn.
Historio redakti
Ĝis 1920 la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Ĝis tiam nur farmoj estis sur la kampoj, sed poste la ĉeĥoj forprenis la hungaran grandbienon kaj disdonis inter la alvenantaj ĉeĥoj, slovakoj kaj rusinoj. Ili fondis 5 setlejojn. Inter 1938-1945 la setlejoj apartenis al Hungario laŭ la unua Viena Arbitracio. Ekde 1945 la komunumoj apartenis al Sovetunio, sur la kampoj kolĥozo funkciis. Tiam denove alvenis rutenoj. Post disfalo de la socialismo ekde 1991 la municipo apartenas al Ukrainio. En 2000 oni disdonis la kampojn al la loĝantoj. Post unu jaro inundo okazis.