Szamoskér estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka. Szamos estas hungara nomo de la rivero, Kér estas nomo de unu el la 7 hungaraj triboj.

Domo pri akvoservo en Szamoskér

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szamoskér situas en maldekstra bordo de Somesul, fine de sakovojo el Tunyogmatolcs. Kérsemjén troviĝas 1, Nyíregyháza 78 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1292. Tiam la kampoj kune kun la kontraŭa vilaĝo Kérsemjén apartenas al familio Kállai, kiu konstruis tie fortikaĵon. Ekde la 17-a jarcento la loĝantoj uzis preĝejon kaj lernejon de Kérsemjén. Dum la historio ofte okazis inundoj. En 1983 lernejo estis konstruita. En Szamoskér migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1810, la ligna turo tiutempe estis la plej longa en Eŭropo, en 1914 fulmo detruis ĝin, anstataŭe estas sonorilstablo

Famuloj redakti

En Szamoskér naskiĝis kalvinana episkopo Gusztáv Bölcskei.

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando redakti

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér