Taĥroj estas tri specioj de grandaj aziaj parhufuloj parencaj al la sovaĝa kapro. Ĝis nelonge la tri specioj estis pensitaj tre proksime parencaj kaj estis lokitaj en unu genron, Hemitragus. Genetikaj studoj pruvis ke la tri taĥroj ne estas tiel proksime parencaj kiel antaŭe pensite. Nun ili estas konsiderataj kiel membroj de tri apartaj monotipaj genroj; Hemitragus estas nun rezervita por la himalaja taĥro; Nilgiritragus por la nilgiria taĥro; kaj Arabitragus por la araba taĥro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taĥro
Himalaja taĥro
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Parhufuloj
Familio: Bovedoj
Subfamilio: Kaprenoj
parte
Genro

Hemitragus
Nilgiritragus
Arabitragus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Dum la araba taĥro de Omano kaj la Nilgiri-taĥro de Suda Barato ambaŭ havas malgrandajn vivareojn kaj estas konsiderataj minacataj specioj, la himalaja taĥro estas relative disvastiĝinta en la Himalajo, kaj estis enkondukita al la Sudaj Alpoj de Nov-Zelando, kie ĝi estas ĉasita. Ekzistas ankaŭ populacio en la Tablo-Monto en Sud-Afriko, descenda de paro da taĥroj, kiuj eskapis de bestoĝardeno en 1936.

See also redakti