Tacones lejanos [taKOnes leĤAnos] (Malproksimaj kalkanumoj) estas hispana filmo de 1991, reĝisorita de Pedro Almodóvar.[1]

Tacones lejanos
filmo
Originala titolo Tacones lejanos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1991, 12 mar. 1992
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo, krimfilmo, komedia filmo, amafera filmo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Ryuichi Sakamoto
Rolantoj Victoria Abril • Marisa Paredes • Miguel Bosé • Nacho Martínez • Javier Bardem • Agustín Almodóvar • Anna Lizaran • Bibiana Fernández • Cristina Marcos • Féodor Atkine • Miriam Díaz-Aroca • Pedro Díez del Corral
Produktinta firmao Canal+ 
El Deseo
Honorigoj César Award for Best Foreign Film
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rebeca, televida ĵurnalistino, atendas en la flughaveno de Madrido sian patrinon Becky del Páramo, fama kantistino kiu revenas al Hispanio post dekkvinjara restado en Meksiko. Dume Rebeca memoras okazaĵojn de infanaĝo en kiu la patrino abandonis ŝin. La rilato kaj renkontiĝo de patro kaj filino malfacilas krome ĉar Manuel estis iam unu de la amantoj de Becky. Tiun nokton, Becky, Rebeca kaj Manuel venspermanĝas kune kaj iras al spektaklo de transformisto Femme Letal, imitulo de Becky. Ekde antaŭ iom da tempo, Rebeca venas regule al la spektaklo ĉar mankas al ŝi ŝia patrino. Post ludado, Rebeca helpas Letal senvestigi kaj impresita per lia vireco, ŝi akceptas amori kun Letal. Siaflanke Manuel, kiu jam ne amas sian edzinon, deziras reveni al Becky kaj divorci disde Rebeca.

Post unu monato, Manuel estas murdita. Li estis amorinta unue kun amantino Isabel, interpretisto de gestolingvo ĉe Rebeca en la novaĵprogramo, kaj poste kun Becky, kiu sciante pri la alia amatino estis komunikonta al li sian deziron finigi la aferon. La juĝisto Domínguez suspektas pri la patrino kaj la filino, kaj li scias, ke ilia rilato malbonas ekde kiam Rebeca malkovris, ke Becky amaferas kun Manuel.

La tagon de la funebro de Manuel, legante la priajn novaĵojn, Rebeca konfesas la murdon rekte televide. Ŝi estas tuje enkarcerigita, sed la juĝisto kredas je ŝia senkulpeco spite la pruvojn. Rebeca enprizone aŭskultas radie informon pri la sukceso de la patrino en koncerto en Madrido en kiu ŝi dediĉis al la filino siajn unuajn kantojn. La juĝisto permesas, ke Becky renkontiĝu kun sia filino, kaj Rebeca nun malkonfesas la murdon de Manuel. Kadre de diversaj interkonfesoj, Rebeca sugestas, ke ŝi ĉiam sentis sin malsupra kaj venkis nur kiam ŝi edziniĝis al Manuel, sed ankaŭ tio fiaskis kiam Becky amaferis kun Manuel. Oni komparas la nunan situacion kun tiu de antaŭ dekkvin jaroj, kiam Rebeca murdis sian duonpatron por atingi la amon de sia patrino. La ŝtreĉigaj okazaĵoj malbonigas la bonfarton de Becky. Dume Rebeca, ankoraŭ en prizono, malkovras, ke ŝi gravedas pro la rilato kun Letal. Tuj la juĝisto liberigas ŝin sed sen novaj pruvoj.

Rebeca venas al la fina spektaklo de Letal kaj malkovras, ke li estas la juĝisto, ĉar Letal estas unu de la maskoj de la juĝisto, utila kiel strategio de esplorado; li ekscias pri ŝia gravedo, kaj petas al ŝi geedziĝon. Tiam ili ekkonas per televido, ke Becky suferis subitan koratakon. En la hospitalo Rebeca konfesas al sia patrino la murdon de Manuel, kaj Becky kulpigas sin mem prie por ke ŝia filino senkulpiĝu. Kiam Rebeca vidas la altajn kalkanumojn de la preterpasantaj virinoj, diras al sia patrino, ke la sono de la kalkanumoj je distanco rememorigas al ŝi la patrinon revenantan hejme kiam ŝi esti infana. Ŝi turniĝas kaj konstatas, ke la patrino mortis dum ŝi parolas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Victoria Abril kiel Rebeca
    • Rocío Muñoz-Cobo kiel Rebeca infana
  • Marisa Paredes kiel Becky del Páramo
  • Miguel Bosé kiel Juĝisto Domínguez/Femme Letal/Hugo
  • Anna Lizarán kiel Margarita
  • Mayrata O'Wisiedo kiel patrino de la juĝisto Domínguez
  • Cristina Marcos kiel Paula
  • Féodor Atkine kiel Manuel
  • Pedro Díez del Corral kiel Alberto
  • Bibi Andersen kiel Suzanna
  • Nacho Martínez kiel Juan
  • Miriam Díaz Aroca kiel Isabel
  • Juan José Otegui kiel hospitala pastro
  • Paula Soldevilla kiel flegistino
  • Javier Bardem kiel Javier

Komento redakti

La titolo Tacones lejanos estas parodio de la hispanlingva titolo Tambores lejanos (Malproksimaj tamburoj) por la anglalingva filmo Distant Drums de Gary Cooper, ikono por la hispana kinkulturo.

Referencoj redakti

  1. «Tacones lejanos, de Pedro Almodóvar». Arkivita el la originalo la 21an de aŭgusto 2016. Konsultita la 23an de oktobro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti